Blankvosta lagopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Blankavosta lagopo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankvosta lagopo
Blankvosta lagopo
Blankvosta lagopo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Tetraonedoj Tetraonidae
Genro: Lagopus
Specio: L. leucura
Lagopus lagopus leucura
(Richardson, 1831)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankvosta lagopoBlankavosta lagopo, Lagopus leucura, estas la plej malgranda de la birdoj de la familio de Tetraonedoj. Ĝi troviĝas en la montoj de okcidenta Usono, Kanado kaj Alasko.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Blankvosta lagopo estas la plej malgranda de la lagopoj kaj estas pli malgranda ol la Kanada tetrao. Plenkreskuloj estas 30 al 31 cm longaj, kaj maskloj estas nur iom pli grandaj ol inoj. La averaĝa pezo estas 330 al 480 g.[1] Vintre tiu birdo estas tutblanka escepte pro la nigraj beko kaj okuloj. Somere ĝi havas makulecajn kaj striecajn brunajn kapon, bruston kaj dorson kun blankaj flugiloj, ventro kaj vosto.

La Blankvosta lagopo nomiĝas tiele ĉar ĝi estas la ununura lagopo sen nigro en vosto. La vosto estas blanka dum ĉiuj sezonoj de la jaro. Aŭtune dum la ĉassezono de Usono, ambaŭ seksoj estas ĉefe palcinamo-ruĝecaj supre kun fajna punkteco kaj strieco al brunecnigra. Kelkaj plumoj de la brusto estas kutime blankaj kaj ankaŭ la ventro, vosto kaj flugiloj estas blankaj.

Ili faras mildajn kaj mallaŭtajn hurladojn kaj mallaŭtan klukadon.[2]

La Blankvosta lagopo estas la ununura birdo de la alpa zono kiu restas tie dum vintro, anstataŭ migri. Ili havas plumojn ĉirkaŭ siajn nastruoj kaj tiele la aero kiun ili respiras estas varma antaŭ atingi ties korpon. La blankaj plumoj ankaŭ helpas kamuflon.[3]

Distribuado[redakti | redakti fonton]

La Blankvosta lagopo estas alpa specio, de konstantaj loĝantaj birdoj de altaj montoj super la arbolimo, dum plej parto de la jaro. Ĝi okupas malferman kamparon kaj flugas pli ol la arbaraj lagopoj, sed same preferas kuri al flugi. Ili loĝas el Alasko kaj okcidenta Kanado suden al norda Nov-Meksiko.

La Blankvosta lagopo estis enmetita en Sierra Nevada de Kalifornio, Montoj Wallowa en Oregono, kaj en Montoj Uinta de Utaho.[4][5]

Maskloj revenas el siaj arbolimaj vintraj areoj por setliĝi en teritorioj de arbolimo de piceo kaj saliko kiel reproduktejoj aprile. Inoj alvenas komence de majo kaj formiĝas paroj. La ino demetas 4 al 8 senkolorajn fajne punktecajn ovojn en neprofunda grunda trueto kovrita per malgranda kvanto de herbo, folioj kaj plumoj. La maskloj restas kun la inoj ĝis eloviĝo post kovado de 23 tagoj.

Blankvosta lagopo
Individuo kun plumaro de fina somero en subalpa tundro
Blankvosta lagopo - plena somera plumaro

Dieto[redakti | redakti fonton]

Tiu specio vintre manĝas ĉefe burĝonojn de saliko. Alpaj areoj sensalikaj ne povas subteni lagopojn dumlonge. Printempe ili manĝas la foliojn kaj florojn de kelkaj herboj, sed saliko ĉiam estas grava parto de ties dieto. Somere la idoj povas manĝi ankaŭ insektojn kaj bulbojn de poligono. Ili manĝas ŝtonetojn por helpi digesti sian manĝon.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo de la genro Lagopus devenas el Antikva greka lagos (λαγως), signife "leporo", + pous (πους), "piedo", alude al la plumaj piedoj kaj fingroj tipe de tiu grupo adaptita al malvarmo (vidu ankaŭ Neĝoŝua leporo). La speciaj epitetoj muta kaj leucura estis dumlonge misliterumataj mutus kaj leucurus, pro erara kredo ke finaĵo de Lagopus indikas maskulena genro. Tamen, ĉe la antikva greka, la termino λαγωπους estas de feminena genro, kaj la specia epiteto devas kongrui kun tiu, la feminena muta kaj leucura estas ĝustaj[6].

La specinomo leucura devenas el latinigita versio de la greka leukos, signife "blanka", + oura, signife "vosto", reference al la birda blanka vosto la tutan jaron.[7]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]