Nigrabrusta najtingalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrabrusta najtingalo
Nigrabrusta najtingalo
Nigrabrusta najtingalo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Luscinia
Specio: L. pectoralis'
Luscinia pectoralis
(Gould, 1837)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigrabrusta najtingaloBlankavosta rubenonajtingalo (Luscinia pectoralis) estas birdo el muŝkaptuledoj kiu apartenas al la genro Luscinia kune kun la Blugorĝulo kaj la aliaj najtingaloj. Ĝi estis iam klasita kiel membro de la familio de Turdedoj, sed ĝi estas nuntempe pli ĝenerale konsiderata muŝkaptuledo (Muscicapidae). Ili, kaj similaj malgrandaj specioj, formas la grupon de la Saksikolenoj.

Tiu estas tre rimarkinda specio kun ĝenerala griza koloro, krom la blankeca ventro kaj la kapaj kaj vostaj markoj. Nome iel estas simila al la samgenrano Rubenonajtingalo je tio ke ĝi montras tre ruĝajn mentonon kaj supran kaj centran gorĝon; sed la Rubenonajtingalo estas pli hela birdo, dum tiu estas pli malhelgriza supre kaj ĉefe montras tre nigran bruston kio kontrastas kun la ruĝega gorĝo kaj nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie pectoralis aludas al la brusto kaj al ornamo en brusto. La vosto estas nigra sed montras tre kontrastajn kaj blankajn finan bordon kaj flankajn bazojn. La ankaŭ blanka superokula strio estas tre rimarkinda kaj larĝiĝas super la beko ĉe la frunto.

Ĝi troviĝas en Centra kaj Suda Azio nome en Afganio, Bangladeŝo, Butano, Ĉinio, Barato, Kazaĥio, Birmo, Nepalo, Pakistano, Rusio, Taĝikio, Tajlando, Turkmenio kaj Uzbekio. Ties natura habitato estas moderklimata arbaro.

Literaturo[redakti | redakti fonton]