Blankavostuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Mjoboroj aŭ Blankavostuloj estas birdoj de la familio de Paruliedoj en la genro Myioborus. La nomo de Blankavostuloj aludas al la blankaj eksteraj vostoplumoj kiuj estas elstara karaktero de la membroj de tiu genro. Konfuzige ili estas foje nomataj erare “ruĝvostuloj”, ĉefe en Centra kaj Nordameriko, dum Blankavostuloj uziĝas ĉefe en Sudameriko kaj estas la nomo rekomendita de la IOC.

Ĉiukaze la nomo ne estas centprocente ĝusta ĉar nur la ekstera parto de la vosto estas blanka, dum la centra estas nigra. Tiele la nomo povus taŭgi ankaŭ por aliaj genroj aŭ specioj kun tute blankaj vostoj.