Saltu al enhavo

Blankbota flagkolibro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankbota flagkolibro
Iĉo en Ekvadoro
Iĉo en Ekvadoro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Apodoformaj Apodiformes
Familio: Trokiledoj Trochilidae
Genro: Flagkolibroj Ocreatus
Gould, 1846
Ocreatus underwoodii
(Lesson, 1832)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Distribuo de Ocreatus underwoodii (verde)
Distribuo de Ocreatus underwoodii (verde)
Distribuo de Ocreatus underwoodii (verde)
Subspecioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Blankbota flagkolibro[2] (Ocreatus underwoodii) estas specio de kolibroj el la "brilanta" tribo Heliantheini de subfamilio Lesbiinae. Ĝi renkonteblas en Kolombio, Ekvadoro kaj Venezuelo.[3][4]

Taksonomio kaj sistematiko

[redakti | redakti fonton]

Birdosistematika aŭtoritatoj International Ornithological Committee (IOC) kaj The Clements Checklist of Birds of the World agnoskas 5 subspeciojn de blankbota flagkolibro, kaj ili ambaŭ konsideras Peruan flagkolibron (O. peruanus) kaj rufbotan flagkolibron (O. addae) apartaj specioj en genro Ocreatus.[3] Tamen, gvidlibro Handbook of the Birds of the World (HBW) de BirdLife International daŭre listas specion O. underwoodii kiel la solan specion en Ocreatus, kaj la tiujn ĉi du kiel ĝiajn subspeciojn, kun nomoj O. u. peruanus kaj O. u. addae. HBW ankaŭ listas okan subspecion O. u. annae (IOC konsideras ĝin subspecio de addae).[5] Sudamerika sistematika komitato de American Ornithological Society (SACC) sekvas la oksubspecian modelon por nun, sed jam proponis promocii na peruanus, addae, kaj annae al statuso de apartaj specioj.[6]

Laŭ IOC, la subspecioj de blankbota flagkolibro estas:[3]

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj flagkolibroj havas notindan seksan duformismon. Nur iĉoj havas longajn eksterajn vostoplumojn de ĥaraktereca rakeda formo, kun longaj maldikaj fustoj kaj vastigitaj ovalaj partoj ĉe la pinto, kutimlingve nomataj "flagoj" — ĝuste ili donis la kutiman nomon al la genro. En ĉiuj la subspecioj tiuj ĉi plumoj estas rektaj kaj ne interkruciĝas, nur la "flagoj" povas tuŝi unu la alian kiam la birdo malvastiĝas sian voston. Ambaŭ seksoj estas verdecaj de supre kaj brilas en reflektita lumo, sed ne ĉe la frunto, kaj ambaŭ havas blankajn lanugecajn "botojn", kiuj kaŝas iliajn krurojn kvazaŭ en globetoj de vato. Iĉoj havas verdece grizan gorĝon kaj solide verdan ventron; ili estas 11–15 cm longaj, el kio 7–8 cm estas la longega vosto, kaj pezas 2.5–2.7 g. Inoj havas blankecajn gorĝojn kaj ventrojn kun verdaj makuloj, kaj estas 7.6–9 cm longaj kaj 2.6–3.2 g pezaj.[7][8] Do, eĉ por kolibroj tiuj ĉi estas malgrandaj birdetoj.

La subspecioj distingiĝas laŭ formo kaj koloro de la vostaj "flagoj" ĉe iĉoj kaj la distribuo de gorĝaj kaj ventraj verdajn makuloj ĉe inoj. La distingoj estas:[7]

  • O. u. polystictus iĉoj: bluecaj ovalaj flagoj, inoj: granda kvanto de makuloj
  • O. u. discifer iĉoj: helbluecaj aŭ turkizkoloraj ovalaj flagoj, inoj: mezdensaj malgrandaj makuloj
  • O. u. underwoodii iĉoj: helbluecaj aŭ turkizkoloraj ovalaj flagoj, inoj: meza denseco de makuloj
  • O. u. incommodus iĉoj: malhele bluaj aŭ bluece nigraj ovalaj flagoj, inoj: maldensa kaj malgrandaj makuloj
  • O. u. melanantherus iĉoj: bluece nigraj ovalecaj aŭ preskaŭ perfekte rondaj flagoj, inoj: plena aŭ preskaŭ plena manko de makuloj

Distribuo kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

Blankbota flagkolibro vivas en subtropikaj Andoj. Ĝia preferata habitato estas frinĝoj de pluvarbaroj, sed oni povas renkonti la birdojn ankaŭ ene de la arbaroj, aparte en pli malfermaj sekundaraj arbaroj. Optimuma alteco por la specio estas 1600–2200 m super marnivelo, sed oni povas renkonti ĝin tiom malalte kiel 600 m kaj tiom alte kiel 4000 m.[8]

Vivareoj de la ĉi-supre listigitaj subspecioj estas jenaj:[3][8]

Konduto kaj ekologio

[redakti | redakti fonton]

Blankbota flagkolibro ne estas migrobirdo, sed ĝi moviĝas iom ene de sia habitato depende de sezono.[8]

Kutime la birdoj furaĝas inter 6 kaj 18 m super grundo. Plejparto de ilia dieto konsistas je nektaro de diversaj plantoj, je granda parto de genroj Palicourea, Clusia, Inga, kaj Cavendishia. Ofte la birdetoj formas malgrandajn provizorajn birdarojn dum furaĝado, sed tiuj ne iĝas vere sociaj strukturoj. Krom la nektaro, la kolibroj ofte fortikigas sian dieton per malgrandaj insektoj kiuj ili kaptas enfluge aŭ embuskas de branĉoj.[8]

Reprodukta sezono de blankbota flagkolibro okazas inter januaro kaj aprilo laŭ observoj el Kolombio, sed verŝajne la specio povas pariĝi en iu ajn tempo, ĉar la klimato en ĝia vivareo sufiĉe stabilas por tio. La paro konstruas etan neston, kutime sur horizontala branĉo 6–8 m super grundo. La ino kovas la ovaron, plej ofte duovan, dum 16–17 tagoj. La idoj elnestiĝas 19–22 tagojn post eloviĝo.[8]

Kaj iĉoj, kaj inoj de blankbota flagkolibro kantas. Ilia voko estas alta, malaltiĝanta trilo "ti-tli-ii-ii" kaj apartaj mallongaj vokoj "cit" kaj "trrt".[8]

Ĝis nun en 2026 IUCN sekvas la taksonomion de HBW kaj agnoskas nur unu specion de Ocreatus, t.e. ĉiujn flagkolibrojn ĝi listas kiel blankbotan flagkolibron. Ĝin ĝi listas malplej zorgiga. Ĝi havas grandan arealon kaj, kvankam la preciza grando de ĝia populacio ne estas konata, ĝi montras neniujn indicojn de malkresko. Oni ankaŭ scias pri neniu rekta minaco.[1] Esploristoj notas, ke la specio estas tre kutima en sia vivareo kaj ke ĝia arealo enhavas naturrezervejojn kaj aliajn protektitajn areojn.[8]

Rerefencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 BirdLife International (2016). “Booted Racket-tail Ocreatus underwoodii”, IUCN Red List of Threatened Species 2016. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22687968A93177284.en. Alirita 4 May 2022.. 
  2. Ornitologia taksonomio laŭ listo de AviList kun Esperantaj nomoj proponitaj far Alain Gerard
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Hummingbirds (January 2022). Alirita January 15, 2022 .
  4. HBW and BirdLife International (2020) Handbook of the Birds of the World and BirdLife International digital checklist of the birds of the world Version 5. Available at: http://datazone.birdlife.org/userfiles/file/Species/Taxonomy/HBW-BirdLife_Checklist_v5_Dec20.zip [.xls zipped 1 MB] retrieved 27 May 2021
  5. Clements, J. F., T. S. Schulenberg, M. J. Iliff, T. A. Fredericks, J. A. Gerbracht, D. Lepage, S. M. Billerman, B. L. Sullivan, and C. L. Wood. 2022. The eBird/Clements checklist of birds of the world: v2022. Downloaded from https://www.birds.cornell.edu/clementschecklist/download/ retrieved November 10, 2022
  6. Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, and K. J. Zimmer. Version 24 July 2022. A classification of the bird species of South America. American Ornithological Society. https://www.museum.lsu.edu/~Remsen/SACCBaseline.htm retrieved July 24, 2022
  7. 7,0 7,1 (2016) “Biogeography and taxonomy of racket-tail hummingbirds (Aves: Trochilidae: Ocreatus): Evidence for species delimitation from morphology and display behavior”, Zootaxa 4200 (1), p. 83. doi:10.11646/zootaxa.4200.1.3. 
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 8,4 8,5 8,6 8,7 Schuchmann, K.L. and P. F. D. Boesman (2020). Booted Racket-tail (Ocreatus underwoodii), version 1.0. In Birds of the World (J. del Hoyo, A. Elliott, J. Sargatal, D. A. Christie, and E. de Juana, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. https://doi.org/10.2173/bow.bortai1.01 retrieved 4 May 2022