Saltu al enhavo

Blankbrusta fruktokolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankbrusta fruktokolombo
Ptilinopus rivoli bellus. Masklo
Ptilinopus rivoli bellus. Masklo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Ptilinopus
Specio: Blankbrusta fruktokolombo P. rivoli
Ptilinopus rivoli
(Prévost, 1843)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankbrusta fruktokolombo, Ptilinopus rivoli, estas mezgranda fruktokolombo de la genro Ptilinopus.

Subspecioj

[redakti | redakti fonton]

Subspecioj estas la jenaj:[1][2]

  • Ptilinopus rivoli bellus P.L.Sclater, 1874 - Nov-Gvineo, insuloj Karkar kaj Goodenough
  • Ptilinopus rivoli miquelii Schlegel, 1871 - insuloj Japen kaj Meos Num (norda Nov-Gvineo
  • Ptilinopus rivoli prasinorrhous G.R.Gray, 1858 - insuloj Aru, insuloj de Okcidenta Papuo kaj Geelvinka Golfo
  • Ptilinopus rivoli rivoli (Prévost, 1843) - insulo Umboi
  • Ptilinopus rivoli strophium Gould, 1850 - Egum Atolo (Trobriand-insularo) kaj Ludovik-Insularo

Distribuado

[redakti | redakti fonton]

Tiu specio povas troviĝi en la Molukoj, Nov-Gvineo kaj Bismarkoj. Ĝi troviĝas ankaŭ en multaj insuloj borde de Nov-Gvineo, same kaj de insuloj de Molukoj kaj de Aru gubernio inter aliaj.

La insuloj sur kiuj la Blankbrusta fruktokolombo estas relative ofta estas Buruo, Seram kaj Karkar.[3]

Ties natura vivmedio estas subtropika aŭ tropika humida arbaro de malaltaj teroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj. Ĝi okazas ĉefe sur primara montararbaro, sed la specio vivas ankaŭ en sekundara arbaro en pli malalta denseco.

En Nov-Gvineo ĝi estas tipe trovita en altitudoj inter 1 000 kaj 3 260 metroj super marnivelo. Sur pli malgrandaj insuloj kiel ekzemple Aru, aliflanke, ĝi povas esti trovita ankaŭ en la malaltebenaĵo. Ĝi estas specio kiu ĉefe preferas la arbokanopeon.

Ptilinopus rivoli povas atingi korpan longon de 23,5 ĝis 26 centimetroj.[4] Ĝi estas pli malgranda ol Afrika turto, sed pli kompakta kun pli mallonga kaj rondeta vosto. En ĉi tiu specio la seksoj estas dimorfaj. La maskloj havas okulfrapan purpuran kapĉapon dum la inoj estas preskaŭ tute verdaj. La plumaro estas ĉefe malhelverda. Estas granda duonlunforma blanka bendo sur la brusto. Depende de la subspecio, tiu ĉi bendo povas havi ankaŭ flavecan nuancon. Ankaŭ la koloro de la ventro kaj la malsupra flanko de la vosto varias depende de la subspecio. Estas longforma, mallarĝa punkto de purpura koloro sur la ventro. La vostoplumoj estas brilflavaj. Ĉe kelkaj subspecioj, tamen, la ventro estas ankaŭ purflava kaj la vostoplumoj estas verdaj. La beko estas brilflava.

Ptilinopus rivoli estas fruktomanĝanta specio kiu plukas fruktojn el la branĉoj, sed malofte surgrunde. La nesto estas kunmetita el branĉetoj. La demetado konsistas el du ovoj, kio estas maltipa por fruktokolomboj indiĝenaj de Nov-Gvineo.[3]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Avibase
  2. GBIF
  3. 3,0 3,1 David Gibbs, Eustace Barnes kaj John Cox: Pigeons and Doves. A Guide to the Pigeons and Doves of the World. Pica Press, Sussex 2001, (ISBN 90-74345-26-3)
  4. Gerhard Rösler: Die Wildtauben der Erde – Freileben, Haltung und Zucht. Verlag M. & H. Schaper, Alfeld-Hannover 1996, (ISBN 3-7944-0184-0)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]