Blankbrusta grundokolombo
En la Bestoĝardeno San-Diego
| ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Pampusana jobiensis | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Blankbrusta grundokolombo, Pampusana jobiensis, nomita ankaŭ Purpura grundokolombo, estas specio de birdoj de la familio Kolombedoj, kiuj estas endemiaj de insuloj de Oceanio. Ĝi troviĝas en Nov-Gvineo, la Bismarka insularo kaj la Salomonaj insuloj. Ties naturaj habitatoj estas tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj kaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj montararbaroj.
Tiu specio estis iam en la genron Alopecoenas Sharpe, 1899, sed la nomo de la genro estis ŝanĝita en 2019 al Pampusana Bonaparte, 1855, ĉar tiu nomo havas prioritaton.[1][2]
Ĝi estas grizeca kolombo kiu havas tre rimarkindajn blankajn gorĝon kaj bruston, kiu nomigas la specion, kaj tre purpuran dorson, kiu estas kialo de alternativa nomo. Estas ankaŭ blankaj frunto kaj okulareo.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
En la Bestoĝardeno San-Diego
-
En la Bestoĝardeno Taronga, Sidnejo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (2016) “Pampusanna vs. Pampusana: a nomenclatural conundrum resolved, along with associated errors and oversights”, Bulletin of the British Ornithologists' Club 136, p. 86–100.
- ↑ Pigeons. World Bird List Version 9.2. International Ornithologists' Union (2019). Alirita 25a de Junio 2019 .
| ||||||||||||||||||


