Blankflora hemanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankflora hemanto

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: unukotiledonuloj monocotyledones
Ordo: Asparagaloj Asparagales
Familio: Amarilidacoj Amaryllidaceae
Genro: Hemanto ’’ Haemanthus
Specio: H. albiflos’’’
' Haemanthus albiflos '
JACQ.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
floro

Blankflora hemanto , Haemanthus albiflos (laŭ NPIV ankaŭ sangofloro) estas plantspecio el la genro hemanto (Haemanthus) el la familio de la Amarilidacoj (Amaryllidaceae).

La botanika nomo rilatas al la blankaj floroj de tiu specio. La aliaj specioj de la genro havas ruĝajn florojn. Tial ankaŭ la nomo sangofloro por la genro, (vidu NPIV).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La specio estas multjara herba planto kun ĉiamverdaj kaj iom sukulentaj folioj, kiu atingas altecon de 20 ĝis 30 cm. Ĉiuj plantpartoj enhavas ruĝan sukon.. La folioj ekkreskas supre de verda cepo dulineaj. La cepo estas duone supergrunda kaj havas diametron de ĝis 8 cm. La varieco de la dikaj ĝis 25 x 10 cm grandaj folioj estas tre granda La koloro de la folioj varias inter hel-, malhelverda ĝis grize verda kaj kelkfoje sur la supra folisurfaco estas flavaj makuloj. Plej ofte la folioj estas kalvaj kaj nebrilaj, kelkfoje ankaŭ brilaj kaj kun etaj haroj.

La infloresko aperas sur 25 tigo tuj super verticilo de ĉ. 2 cm longaj verdaj-blankaj brakteoj. Ĝi estas densa umbelo kun diametro de ĉ. 3 ĝis 5 , kiu havas multajn florojn. La multaj, ĝis 5 cm longaj, blankaj filamentoj kun brilaj flavaj ĝis oranĝkoloraj anteroj donas al la tuta infloresko la aspekton de peniko. La karnecaj berofruktoj estas en matura stato estas brile oranĝkoloraj ĝis ruĝaj kaj odoras mucide.

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

burĝono antaŭ la folioj
fofloranta infloresko kun fruktkomenciĝo
beroj en diversaj maturaj statoj

La natura kreskoareo situas en Sudafriko de la Okcidenta Kablando trans la Orienta Kablando al Kvazulu-Natalo sur alteco de 100 ĝis 800 m super marnivelo. La planto tie kreskas are en tre malkompakta kaj neniam tre sekigita grundo en la ombro de aliaj pli grandaj plantoj.

Kultivado[redakti | redakti fonton]

Haemanthus albiflos estas simple flegebla, sed malofta ornamplanto. La plantoj ne inklinas al damaĝbestoj kaj plantmalsanoj. Ĝi ne toleras froston nek subhidrajn grundojo nek rektan sunon.

La multigado povas okazi vegetative pere de burĝoncepoj kaj folistikaĵoj, aŭ generative persemo, kiun estas aĉetebla en semvendejo.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • D. Snijman: A revision of the genus Haemanthus, Journal of South African Botany Suppl. vol. 12. National Botanical Institute, Cape Town, 1984
  • G.D. Duncan: Haemanthus in N.M. Du Plessis & G.D. Duncan: Bulbous Plants of Southern Africa, 1989
  • E. Pooley: A Field Guide to Wildflowers: Kwazulu-Natal and the Eastern Region, Natal Flora Publications Trust, 1998
  • G.D. Duncan: Grow Bulbs, Kirstenbosch Gardening Series, National Botanical Institute, Cape Town, 2000

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]