Blankflugila alaŭdo
Plenkreskulo en Kazaĥio
| ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Alauda leucoptera Pallas, PS, 1811 | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||||
Subspecioj
| ||||||||||||||
|
Unutipa | ||||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La blankflugila alaŭdo[1] (latine Alauda leucoptera) estas birdospecio el la familio de alaŭdedoj. Ĝi reproduktiĝas en centra Azio, el Kaŭkazo orienten tra mezvarma suda Azio kaj Kazaĥio. Ĝi estas parte migranta, kaj la plej nordaj birdoj eme moviĝas suden vintre. Ĝi estas tre rara vaganto al okcidenta Eŭropo.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Laŭ AviList[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu specio, kaj ties Esperantaj nomoj[1]:
- Passeriformes - paseroformaj
- Alaudidae - alaŭdedoj
- Alauda Linnaeus, C, 1758 - alaŭdo
- Alauda leucoptera Pallas, PS, 1811 - blankflugila alaŭdo
- Alauda Linnaeus, C, 1758 - alaŭdo
- Alaudidae - alaŭdedoj
Priskribo
[redakti | redakti fonton]



Tiu alaŭdo estas granda kaj fortika, kaj kun rondoforma kapo, kutime ĉirkaŭ 17-19 cm longa, kun enveguro de 35 cm. Ambaŭ seksoj pezas ĉirkaŭ 44 g. Dumfluge, ĝi estas nekonfuzebla pro ĝia rimarkinda flugilbildo nome: nigraj eksteraj flugilplumoj, blankaj internaj flugilplumoj kaj la cetero de la flugiloj bruna. La blanka parto de la flugiloj nomigas la specion kaj en komunlingva kaj en scienca nomo ĉar leucoptera signifas en la greka “blanka flugilo”. La korpo estas grizbrune striita (griza kun iomete da blueca nuanco kaj bruna kun rufa nuanco) kaj blankeca sube, kiel multaj aliaj alaŭdoj. La maskla plenkreskulo havas kaŝtanan kronon, sed pri la cetero ambaŭ seksoj estas similaj. Estas superokula blankeca strio kiu ĉirkaŭas brunecan makulon en malantaŭa vango. Stare videblas la blankega marko de la flugiloj kontraste kun la malhela bruno de suba dorso kaj vosto, kiu havas blankajn eksterajn plumojn.
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]La blankflugila alaŭdo loĝas en sekaj, malfermaj stepoj kaj ebenaĵoj. Ĝi nestumas surgrunde, kie la ino demetas 3-8 ovojn ĉiun ovodemetadon. Ĝia dieto konsistas el semoj, kaj insektoj dum la reprodukta sezono. Ĝi estas gregema dum vintro.
Voĉo
[redakti | redakti fonton]Ĝia kanto estas pli melodia versio de tiu de la kampalaŭdo.
Konservado
[redakti | redakti fonton]Habitatodetruo pro plugado de novaj kultivejoj estas unu el la ĉefaj minacoj de la blankflugila alaŭdo. Kvankam ĝia populacion malpliiĝis draste, ĝi estas ankoraŭ relative komuna, kaj ne estas konsiderata sub risko[3].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Ornitologia taksonomio.
- ↑ AviList v2025, konsultita la 5-an de jan. 2026.
- ↑ IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj[rompita ligilo]
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||



