Blankflugila pigo
Etoso
Blankflugila pigo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Blankflugila pigo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Urocissa whiteheadi (Ogilvie-Grant, 1899) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Blankflugila pigo (Urocissa whiteheadi) estas orientalisa specio de birdo de la familio de korvoj kaj pigoj aŭ Korvedoj. Ĝi estas ĉirkaŭ samgranda kiel la Eŭropa pigo sed havas multe pli longan voston.
Ĝi estas tre simila al la parenca samgenra Orbeka pigo, tio estas nigraj kapo, kolo kaj supra brusto kaj flavaj beko, iriso kaj gamboj, kvankam tiu flavo povas varii al ruĝeca ĉefe ĉe gamboj. La subaj partoj estas helgrizaj, sed ne tiom helaj kiel ĉe la Orbeka pigo kaj la supraj partoj estas grizbluaj, sed ne tiom bluaj sed pli grizaj kun nur bluaj nuancoj kaj tre markitaj blankaj partoj en flugiloj, de kie venas la nomo. Ankaŭ la vostofino estas blanka.
La scienca nomo rememoras la britan esploriston John Whitehead.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2004). Urocissa whiteheadi. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a Majo 2006. Malplej zorgiga