Blankkapa anaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankakapa anaso
masklo
masklo
ino
ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Oxyura
Specio: O. leucocephala
Oxyura leucocephala
(Scopoli, 1769)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Ĉiujare prezencoj  Migrado  Vintrejoj  Forvagi  Verŝajne formortinta
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  •  Forvagi
  •  Verŝajne formortinta
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  •  Forvagi
  •  Verŝajne formortinta
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La Blankkapa anaso, Blankakapa anaso, Blankakapa oksiuro (Oxyura leucocephala) aŭ foje Blubeka anaso (sed tiu nomo estas uzata por la auŝstralia samgenrano nome Aŭstralia anaso, estas birdospecio el familio de Anasedoj (Anatidae), ordo de Anseroformaj (Anseriformes).

    Aspekto[redakti | redakti fonton]

    Ilustraĵo de 1908
    Masklo en somero
    Masklo en vintro (eklipsa plumaro)

    Ĝi longas 43-48 cm, la enverguro estas 62-70 cm, pezas 550-900 gr; tio estas klare pli granda ol la parenca samgenrano nome Jamajka oksiuro. Ĝi aspektas - kompare al aliaj anasedoj - kiel diketa birdo. La vostoplumoj estas rigidaj ofte starantaj supren, nome la tuta vosto estas rigida kaj pinteca kiel ĉe la aliaj samgenranoj, kio nomigas la genron per la latina scienca nomo kaj per la populara nomigo de Rektavostaj anasoj. Temas pri specio kun markata seksa duformismo.

    Ĉe la masklo en reprodukta plumaro la kapo estas blanka, krom nigra strio sur la kaposupro (krono), dum ankaŭ la frunto estas blanka. La beko estas larĝa, dikiĝinta, kaj helblua, same kiel ĉe la proksima parenco la Jamajka oksiuro, sed ĉe la Blankakapa oksiuro la beko estas pli larĝa kaj tre ŝvela precize sur la bekobazo (Antaŭfrunte). La malhelaj vostoplumoj estas rigidaj ofte starantaj supren. La korpo estas bruna (multe pli malhela ĉekole) kun ege fajna strieco en dorso kaj flankoj kaj hela centra ventro; simile la subflugiloj estas helgrizaj.[1] Dumfluge ambaŭ koincidaj specioj distingiĝas ĉar la amerika specio estas pli malhela ĉefe el krono al brustareo.

    La masklo en eklipsa plumaro iom senkoloriĝas, sed retenas la ĉefaj koloroj, simile kiel ĉe la Jamajka oksiuro, nome la beko iĝas helgriza, sed kun la sama formo. La blanka kapo iom senblankiĝas ĉefe la nigra krono etendiĝas ĝis la okulo, krom malhelgriza al nigreca marko en nuko kaj en direkto al okulo. Ankaŭ la korpo estas iom malpli malhelbruna ĉefe ĉekole.[2]

    Junuloj estas kiel ino, kiu siavice estas tre simile al tiu de la Jamajka oksiuro, nome bruneca korpo kun nigreca fajna strieco, griza beko (kun sama ŝvela formo kiel ĉe la masklo), nigreca etenda krono kaj blankeca vango trapasata de undeca horizontala strio el suba bekobazo al nuko: la Jamajka oksiuro havas pli sablokoloran al flavecan vangon, dum la Blankakapa oksiuro havas pli blankan vangon kun pli markata strio.[3]

    Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

    Masklo en somero, bestoĝardeno en Florido, Usono

    Ĝi vivas de suda parto de Hispanio kaj Nordafriko (Tunizio) kun pli granda populacio tra okcidenta (Turkio) kaj Centra Azio ĝis meza parto de Ĉinio, simile ĉe nesalaj akvoj kaj ĉe duonsalaj lagunoj. Ĝi manĝas akvajn organismojn.

    Tiu palearktisa birdo estas malofta, tiel protektita anasedo. Ties reprodukta habitato estas grandaj areoj de malferma akvo kun densaj amasoj de akvaj plantoj kiuj havigas kovron kaj nestolokojn. Oni informas pri individuoj tre odte el punktoj pli norde de ties reprodukta teritorio, sed kiel ĉe multaj anasedoj la statuso de tiuj eksterlimaj vidaĵoj estas konfuza pro eblo de fuĝoj el kolektoj.

    Tiu anaso estas konsiderata endanĝerita pro granda malpliigo ĉe populacioj okazintaj dum la lastaj jaroj. Tio okazis ĉefe pro habitatoperdo kaj ĉasado, sed estas pli ĵusa minaco interreproduktado de la hispana populacio kun la enmetita Jamajka oksiuro (Oxyura jamaicensis). Tio kondukis al klopodoj por nuligi la amerikan specion el okcidenta Eŭropo.

    La Blankkapa anaso estas specio al kiu aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA).

    Kutimaro[redakti | redakti fonton]

    Rumania poŝstampo kun ilustraĵo de masklo kaj ido

    Tiuj birdoj ploĝas kaj subnaĝas. Ili estas ĉiomanĝantaj, kaj vegetala materialo hegemonias. Ili malpretas ekflugi, kaj preferas naĝi por serĉi kovron.

    Reproduktado[redakti | redakti fonton]

    La maskloj dum la pariĝada ceremonio starigas la vostoplumojn, tiel amindumas. Ĝi nestas en arbaj kavaĵoj aŭ sur grundo kaj remburas per lanugoj. Ĝi kovas 3-8 ovojn dum 23-25 tagoj.

    Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

    Bildaro[redakti | redakti fonton]

    Notoj[redakti | redakti fonton]

    1. Lars Svensson, Guía de aves. España, Europa y región mediterránea, Omega, Barcelona, 2010, paĝoj 44 kaj 45.
    2. Lars Svensson, Guía de aves. España, Europa y región mediterránea, Omega, Barcelona, 2010, paĝoj 44 kaj 45.
    3. Lars Svensson, Guía de aves. España, Europa y región mediterránea, Omega, Barcelona, 2010, paĝoj 44 kaj 45.

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    • Roger Peterson, Guy Mountfort, P.A.D. Hollom, "Guía de campo de las aves de España y de Europa", Omega, Barcelona, 1983.
    • Lars Svensson, Guía de aves. España, Europa y región mediterránea, Omega, Barcelona, 2010.
    • BirdLife International (2006). Oxyura leucocephala. En: IUCN 2006. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 11a Majo 2006. Kriterioj kial tiu specio estas endanĝerita.

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]