Blankkapa buntpego
Masklo en Nacia arbaro Deschutes, Oregono | ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Leuconotopicus albolarvatus (Cassin, 1850) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Subspecioj | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Sinonimoj | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Blankkapa buntpego aŭ Blankakapa pego[1] (Leuconotopicus albolarvatus) estas birdo de la genro Picoides kaj mezgranda buntpego, tio estas pego aŭ birdo de la familio de pegedoj, kie ĉefas la koloroj nigra (ĉefe supre) kaj blanka (ĉefe sube), sed ankaŭ aliaj (ĉikaze ruĝa) en markoj ĉekape.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]
Tiu specio havas nigran korpon (ĉirkaŭ 20 cm longa) escepte blankan kapon kun nigraj beko, okuloj, nuko kaj malantaŭa kolo, sed sen nigraj markoj aŭ strioj malkiel aliaj membroj de la genro. Krome ĝi havas blankajn unuarangajn flugilplumojn kiuj formas duonlunon dumfluge. Maskloj havas ruĝan punkton en supra nuko.
Habitato
[redakti | redakti fonton]Temas pri nemigrantaj pegedoj kiuj loĝas en arbaroj de pinoj de la montaroj de okcidenta Nordameriko.
Plej parto de la teritorio estas okupata de la nomiga subspecio. P. a. gravirostris, kiu havas pli longajn bekon -ĉefe ĉe maskloj- kaj voston kaj troviĝas nur en montopintoj de la plej suda parto de la teritorio de la specio, el la Montaro San Gabriel al Distrikto San Diego. La birdoj de la Monto Pinos estas iom intermezaj. Analizoj de DNA konfirmas tion kaj sugestas, ke la birdoj de Monto Pinos estas pli proksimaj al P. a. gravirostris (Alexander & Burns, 2006). Ŝajne, la pli granda beko de la suda subspecio estas adaptado por manĝi el la grandaj, longaj pinfruktoj de la Kultera pino (Pinus coulteri).
La teritorio de la Blankkapa buntpego ampleksas en la montaroj el Brita Kolumbio tra suda Kalifornio. Ili faras neston en mortaj aŭ sekaj arboj kaj reproduktiĝas unufoje ĉiun jaron.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Howell, Steve N. G.. (1995) A Guide to the Birds of Mexico and Northern Central America. Oxford University Press. ISBN 0-19-854012-4.
- Sibley, David Allen. The Sibley Field Guide to Birds of Western North America, (ISBN 0-679-45121-8)
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Hans Winkler, David Christie, David Nurney: Woodpeckers. A Guide to Woodpeckers, Piculets and Wrynecks of the World. Robertsbridge, 1995, ISBN 0395720435.
- Gorman, Gerard. (2014) Woodpeckers of the World: The Complete Guide. A & C Black. ISBN 978-1-4081-4717-7.
- Winkler, Hans. (2015) Developments in Woodpecker Biology. Linz: Biologiezentrum des Oberösterreichischen Landesmuseums. ISBN 978-3-85474-317-0.
- (2006) “Intraspecific Phylogeography and Adaptive Divergence in the White-headed Woodpecker”, Condor 108 (3), p. 489–508. doi:[[doi:10.1650%2F0010-5422%282006%29108%5B489%3AIPAADI%5D2.0.CO%3B2|10.1650/0010-5422(2006)108[489:IPAADI]2.0.CO;2]].
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- USGS Arbarbirdoj kaj teritorioj
- Kalifornia Servo pri Fiŝkaptado kaj Ĉaso Arkivigite je 2005-03-12 per la retarkivo Wayback Machine
- Royal British Columbia Museum Arkivigite je 2006-11-13 per la retarkivo Wayback Machine
- Audubona listo
- Blankkapa buntpego, bibliografia fontaro
- Fotaro de Blankkapa buntpego Arkivigite je 2011-05-16 per la retarkivo Wayback Machine VIREO
| ||||||||||||||||||



