Saltu al enhavo

Blankkapa fruktokolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankkapa fruktokolombo
Bildo de 1893 de John Gerrard Keulemans
Bildo de 1893 de John Gerrard Keulemans
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Ptilinopus
Specio: Blankkapa fruktokolombo

P. eugeniae

Ptilinopus eugeniae
(Gould, 1856)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankkapa fruktokolombo, Ptilinopus eugeniae, estas mezgranda fruktokolombo de la genro Ptilinopus. Ĝi estis priskribita fare de la angla ornitologo John Gould en 1856, kaj la specia nomo eugeniae honoras la francan imperiestrinon Eugénie de Montijo. Plenkreskuloj de tiu specio havas blankajn kapojn (kio nomigas la specion en ordinaraj nomoj), purpur-ruĝan brustomakulon, grizan ŝultrareon, oliv-verdajn suprajn partojn, verdecajn malsuprajn partojn kun blua nuanco, kaj flavecan ventron. Junuloj havas verdajn kapojn, en kiuj la blanka koloro estas limigita al la frunto kaj supra gorĝo, multe pli malgrandan grizan ŝultrareon, kaj la ruĝan brustomakulon limigitan al la centro de la brusto.

La specio estas endemia de Makira kaj de najbaraj insuloj Ugi kaj Malaupaina en la Salomonoj. Ĝi loĝas en malaltaj teroj, montetoj kaj arbarbordoj, kun najbaraj agrikulturaj areoj, kaj estas speciale ofta en montetdeklivoj. Ilia dieto konsistas de malgrandsemaj fruktoj kaj beroj. La Internacia Unio por la Konservo de Naturo konsideras ĝin preskaŭ minacata. Kvankam ĝi povas adaptiĝi al ĝenata habitato, ĝi estas minacata pro senarbarigo kaj habitatoperdo.

Taksonomio kaj sistematiko

[redakti | redakti fonton]

La Blankkapa fruktokolombo estis dekomence priskribita kiel Iotreron eugeniae fare de la angla ornitologo John Gould en 1856 baze sur specimenoj el la Salomonoj.[1] Ĝi estis poste movitas al la genro de la fruktokolombo Ptilinopus fare de la angla zoologo George Robert Gray en la sama jaro.[2] La nomo de la genro venas el la vortoj de la antikva greka ptilon (plumo) kaj pous (piedo), dum la specia nomo eugeniae estas honoraj al Eugénie de Montijo, edzino de Napoleono la 3-a.[3] "Blankkapa fruktokolombo" estas la oficiala ordinara nomo decidita de Internacia Ornitologista Unio (IOU).[4] Alia nomo por la specio estas "Eŭgenia fruktokolombo".[5]

La Blankkapa fruktokolombo estas unu el ĉirkaŭ 50 specioj de kolomboj en la fruktokolomba genro Ptilinopus, kiu troviĝas tra Sudorienta Azio kaj Oceanio.[4][6] Ene de la genro, ĝi estas plej proksime rilata al la Klaretbrusta fruktokolombo (Ptilinopus viridis), kun kiu ĝia taksonomio estas neklara. Kelkaj fakuloj traktis ambaŭ kiel samspeciaj (de la sama specio), dum aliaj traktas ilin kiel diferencaj specioj sed traktas P. v. vicinus kaj P. v. lewisii (du subspecioj kiuj estas nuntempe traktitaj kiel parto de la Klaretbrusta fruktokolombo) kiel subspecioj de la Blankkapa fruktokolombo.[7] La IOU nuntempe traktas la Blankkapan fruktokolombon kiel nehavanta subspeciojn.[4]

Studo de 2014 pri mitokondria kaj nuklea DNA fare de Alice Cibois kaj kolegoj trovis, ke la Blankkapa fruktokolombo estis enkestita ene de populacio de la subspecio lewisii, kiu povus ĉu elteni transigon de la subspecioj vicinus kaj lewisii al la Blankkapa fruktokolombo, aŭ ili povus esti okazigitaj pro "nekompleta genlinia ordigo" (reteno de praula variado en genoj). La sama studo trovis ankaŭ, ke la Blankkapa fruktokolombo kaj la Klaretbrusta fruktokolombo estas kune frataj (plej proksime rilataj) al la Oranĝventra fruktokolombo, kaj ke tiuj specioj estas kune frataj por klado (grupo de ĉiuj posteuloj de komuna praulo) formata de la Grizkapa, la Rozperla, la Ŭalasa, la Orfrunta, kaj de la Ornamita fruktokolomboj. La plej baza specio en la grupo estas la Tanna fruktokolombo. La jena kladogramo montras la rilatojn de la Blankkapa fruktokolombo kun aliaj specioj en sia grupo bazita sir la studo de 2014:[8][9]

grupo tannensis

Tanna fruktokolombo (P. tannensis)





Oranĝventra fruktokolombo (P. iozonus)




Blankkapa fruktokolombo (P. eugeniae)



Klaretbrusta fruktokolombo (P. viridis)






Grizkapa fruktokolombo (P. hyogastrus)




Rozperla fruktokolombo (P. perlatus)




Ŭalasa fruktokolombo (P. wallacii)




Orfrunta fruktokolombo (P. aurantiifrons)



Ornamita fruktokolombo (P. ornatus)








La blankkapa fruktkolombo estas malgranda, diketa, kaj mallongvosta specio de fruktkolombo, kun longo de 18-22 cm. La tuta kapo kaj supra gorĝo estas neĝe blankaj (kio nomigas la specion), dum la koldorso estas blanka kun palflava nuanco. La cetero de la supraj partoj estas ĉefe olivverdaj, kun la kolo, mantelo kaj skapularoj havantaj kupran brilon kaj la flugiloj estas pli malhelverdaj kun blueta brilo. La marĝenaj kovriloj estas palgrizaj kaj formas klare difinitan ŝultromakulon kaj ankaŭ estas malgrandaj grizaj makuletoj sur la kovrilplumoj kaj triarangaj plumoj. La brusto estas riĉe purpurruĝa kun malhelpurpura bordo. La malsupraj partoj estas pli senkoloraj verdaj, kun blueta aŭ grizeca nuanco, dum la pugo estas palflava ĝis blanka. La beko estas iom kaŝtanbruna ĉe la bazo kaj fariĝas flaveca ĉe la pinto, dum la kruroj estas purpurruĝaj kun blueta nuanco. La irisoj estas oranĝruĝaj, kaj la haŭto ĉirkaŭ la okulo estas blugriza ĝis malhelverda. Ambaŭ seksoj aspektas similaj. Junuloj havas verdajn kapojn kun blanka koloro limigita al la frunto kaj supra gorĝo, multe pli malgranda griza ŝultromakulo, kaj la ruĝa brustomakulo limigita al la centro de la brusto. Ili havas ankaŭ pli malgrandajn grizajn makuletojn sur la triarangaj kaj la pli verdaj malsupraj partoj ne havas bluecan nuancon.[6][9]

La Flavbenda fruktokolombo povas esti konfuzata kun la Blankkapa fruktokolombo, sed maskloj de iamaj specioj povas esti facile apartigitaj pro siaj brilflavaj brustobendoj. Inoj kaj junuloj estas pli similaj, sed al ili mankas la griza ŝultromakulo kaj havas pli brilflavajn ventrojn. Ĝi diferencas el la Klaretbrusta fruktokolombo pro siaj blankaj kapo kaj supra gorĝo, malhelpurpura bordo de la brustareo, kaj pli senkoloraj malsupraj partoj. La Blankkapa fruktokolombo povas esti apartigita el aliaj specioj de kolomboj kiuj vivas en ilia teritorio pro sia neĝoblanka kapo kaj ruĝa brustomakulo.[6]

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

La blankkapa fruktkolombo estas endemia de la Salomonoj, kie ĝi troviĝas sur la insuloj Makira, Ugi, kaj Malaupaina. Ĝi vivas en malaltebenaĵoj, montetoj, kaj arbarbordoj, kune kun najbaraj agrikulturaj areoj, ĝis altecoj de 700 m. Ĝi estas precipe multnombra en montetoj kaj povas preferi montetarbaron.[6][9] Ĝi ankaŭ montras la kapablon adaptiĝi al ĝenita vivejo, kaj esploro de Makira de 2015 montris, ke ŝajne ĝi preferas hommodifitajn areojn kiel sekundaran arbaron, ĝardenojn, kaj kakaoplantejojn.[10]

Kutimaro kaj ekologio

[redakti | redakti fonton]

La blankkapa fruktkolombo vidiĝas kutime sola aŭ en paroj, kvankam grupetoj povas formiĝi ĉe grandaj fruktarboj, kie ĝi formas miksajn kunmanĝantarojn kun la Arĝentkrona fruktokolombo kaj la kaŝtanventra imperia kolombo (Ducula brenchleyi). La flugmaniero de la specio estas rapida kaj rekta kaj ĝi ofte flugas super malfermaj areoj kie ĝi estas pli videbla ol en arbaro. La specio estas frugivora, kaj manĝas etsemajn fruktojn kaj berojn. Ĝi foje manĝas en solecaj arboj for de arbaro. Oni scias malmulte pri la reproduktaj kutimoj de la blankkapa fruktkolombo, sed junulo estis registrita en septembro.[6]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (1856) “On some birds collected by Mr. John MacGillivray, the naturalist attached to H. M. surveying ship Rattlesnake, and lately sent home by Capt. Denham, the commander of the expedition”, Proceedings of the Zoological Society of London (en) 24 (1), p. 137–138. doi:10.1111/j.1469-7998.1856.tb00338.x. Alirita 2022-01-21.. 
  2. Salvadori, Tommaso. (1893) Catalogue of the Columbae or Pigeons in the Collection of the British Museum 21 (angle). London: British Museum of Natural History, p. 153–154. doi:10.5962/bhl.title.8233. OCLC 4686548.
  3. Jobling, James A.. (2010) Helm Dictionary of Scientific Bird Names (angle). London: Christopher Helm, p. 152, 322. ISBN 978-1-4081-3326-2. OCLC 499488207.
  4. 4,0 4,1 4,2 Pigeons. Arkivita el la originalo je 2021-10-19. Alirita 2022-01-21 .
  5. Ptilinopus eugeniae (White-headed Fruit-Dove). Arkivita el la originalo je 2022-01-21. Alirita 2022-01-21 .
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 Gibbs, David. (2001) Pigeons and Doves: A Guide to the Pigeons and Doves of the World (angle). London: Pica Press, p. 453, 508–509. ISBN 978-1-8734-0360-0. OCLC 701718514.
  7. Cottrell, G. William. (1937) Check-list of birds of the world. 3 (angle). Cambridge: Harvard University Press, p. 36. doi:10.5962/bhl.title.14581. OCLC 12228458.
  8. (2014) “Phylogeny and biogeography of the fruit doves (Aves: Columbidae)”, 'Molecular Phylogenetics and Evolution' (en) 70, p. 442–453. doi:10.1016/j.ympev.2013.08.019. Alirita 2022-01-21.. 
  9. 9,0 9,1 9,2 (2020-03-04) “White-headed Fruit-Dove (Ptilinopus eugeniae)”, Birds of the World (en). doi:10.2173/bow.whfdov2.01. 241393674. Alirita 2022-01-21.. 
  10. (2015) “The effects of land-use change on the endemic avifauna of Makira, Solomon Islands: endemics avoid monoculture”, Emu - Austral Ornithology (en) 115 (3), p. 199–213. doi:10.1071/MU14108. 83875296. 

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]