Saltu al enhavo

Blanknesta apuseto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blanknesta apuseto
specimeno en muzeo
specimeno en muzeo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Apodoformaj Apodiformes
Familio: Apusedoj Apodidae
Genro: Aerodramus
Specio: Blanknesta apuseto A. fuciphagus
Aerodramus fuciphagus
(Thunberg, 1812)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj

Collocalia fuciphaga

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blanknesta apusetoBlanknesta salangano, ankaŭ Manĝeblnesta apusetoManĝeblnesta salangano (Aerodramus fuciphagus) estas mezgranda apuso de la genro Aerodramus kaj unu el 25 specioj de la genro. Ĝi troviĝas en Sudorienta Azio. Ĝia opaka kaj blankeca nesto estas farita ekskluzive el solidiĝinta salivo kaj estas la ĉefa ingredienco de birdonesta supo, bongustaĵo de ĉina kuirarto. La apuseto de Germain (Aerodramus germani) nun estas traktata kiel samspecia kun ĉi tiu specio.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La Blanknestan apuseton formale priskribis en 1812 la sveda natursciencisto Carl Peter Thunberg kun la dunoma nomo Hirundo fuciphaga baze sur specimeno kolektita en la insulo Javo.[1][2] La specia epiteto fuciphaga kombinas la grekajn φυκος/fukos signife "algo" kun -φαγος/-fagos signife "-manĝanta".[3]

La Blanknesta apuseto estas nun unu el 25 apusetoj metitaj en la genron Aerodramus, kiun enkondukis en 1906 la usona ornitologo Harry C. Oberholser.[4]

Oni agnoskis jenajn ok subspeciojn:[4]

La lastaj du subspecioj en la supra listo (germani kaj amechanus) foje estis traktataj kiel apartaj specioj, nome la apuseto de Germain (Aerodramus germani). La specioj estas kunigitaj ĉar la morfologiaj diferencoj estas negravaj kaj klinaj dum la genetikaj diferencoj estas malgrandaj.[4][5][6][7]

Paro de apusetoj surneste.

La Blanknesta apuseto, ĝenerale kun korpolongo de 14 cm, estas mezgranda reprezentanto de la salanganoj.[8] La supra parto de la svelta korpo estas nigrecbruna; la suba parto de la korpo varias en koloro de blanka ĝis nigrecbruna. La vosto estas mallonga kaj havas iometan noĉon.[9] La beko kaj piedoj estas nigraj. Kruroj estas tre mallongaj kaj tarsoj estas kutime senplumaj aŭ malpeze plumkovrataj.[10]

Ĝi pezas 15 ĝis 18 g[11] kaj la flugiloj estas longaj kaj mallarĝaj. Dumfluge la malantaŭenaj flugiloj similas al lunarko.[9]

La subspecio micans estas pli pala kaj griza ol la nomiga, dum vestitus estas malhela kun pugo kiu estas malpli evidente pli pala. Subspecio germani havas multe pli palajn subpartojn kun larĝa blankeca pugo, amechanus similas al germani sed havas pli grizan pugon.[12]

Dumfluge

La apuseto de manĝebla nesto manĝas en diversaj vivejoj, de marbordaj regionoj ĝis la montoj, kaj troviĝas ĝis 2 800 metroj super marnivelo en Sumatro kaj Borneo. Ĉi tiuj birdoj ĝenerale troviĝas super arbaroj, ĉe la arbara rando, sed ankaŭ en malferma kamparo.[10]

Tiuj birdoj pasigas la plejparton de siaj vivoj en la aero. Ilia dieto konsistas el fluginsektoj, kiujn oni kaptas dumfluge.[13] Ili ankaŭ trinkas dumfluge.[9] Ili ofte manĝas en grandaj aroj kun aliaj specioj de apusetoj kaj hirundoj.[10]

Ili reproduktiĝas en kolonioj en marbordaj regionoj, en kalkoŝtonaj kavernoj, en rokfendoj, en fendegoj en klifo aŭ kelkfoje sur konstruaĵo.[10] La krampoforma nesto estas konstruita sur vertikala surfaco kaj la longaj kruroj estas uzataj por alkroĉiĝi. Ĉi tiuj apusoj neniam sidiĝas libervole sur la tero.[9] La nesto estas blanka kaj travidebla kaj estas farita el tavoloj de malmoliĝinta salivo alkroĉita al la roko.

Nesto tipe estas ĉirkaŭ 6 cm larĝa kun profundo de 1.5 cm kaj pezo de ĉirkaŭ 14 gramoj. La ino demetas du blankajn, ovalajn, nebrilajn ovojn.[9]

Ĉe reproduktaj kolonioj, la birdoj elsendas altatonajn kaj murmuregajn kriojn.[10] Ili ankaŭ elsendas raslan krion uzatan por eĥolokigo, kiu ebligas al ili serĉi siajn nestolokojn en la mallumo de kavernoj.[8][10][14]

Minacoj kaj konservado

[redakti | redakti fonton]
Nesto antaŭ sia uzo en birdonesta supo.

La nesto uzata en birdonesta supo konsistas tute el salivo. La supo estas farata per trempado kaj vaporado de la nestoj en akvo. Oni diras, ke ĝi plibonigas la sanon de la renoj, reduktas mukon, kaj estas afrodiziigaĵo.[9][15] La nestoj povas atingi altajn prezojn kaj multaj kolonioj estas komerce rikoltataj.

Kelkaj populacioj, kiel tiuj de la Andamanoj kaj Nikobaroj, estis vaste rikoltitaj, kio kondukis al tio, ke ili estas konsiderataj kritike minacataj laŭ la kriterioj de IUCN.[16][17]

La uzo de artefaritaj birdokestoj kreskas.[18] Detalan priskribon pri modernaj nestobredado kaj merkatigaj teknikoj donis David Jordan (2004).[19]

En Indonezio kaj Malajzio, "rkultivado" de nestoj estas farata en speciale konstruitaj strukturoj aŭ malnovaj malplenaj domoj kun "laŭtparoliloj" ludantaj altfrekvencajn registraĵojn de birdaj krioj sur la tegmento por allogi apusetojn. En urbaj areoj, tiaj "birdejoj" povas esti konsiderataj ĝenaĵo fare de najbaroj pro la laŭtaj birdaj krioj kaj birdaj fekaĵoj.[19]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (1812) “Anmärkningar om de Svalor, som bygga gelé-acktige ätbare nästen”, Kungl. Svenska Vetenskapsakademiens Handlingar (Swedish, Latin) 33, p. 151–156 [153–154]. 
  2. (1940) Check-list of Birds of the World 4. Harvard University Press.
  3. . fuciphaga. The Key to Scientific Names. Cornell Lab of Ornithology. Alirita 9a de Novembro 2024 .
  4. 4,0 4,1 4,2 Owlet-nightjars, treeswifts & swifts. IOC World Bird List Version 14.2. International Ornithologists' Union (August 2024). Alirita 9a de Novembro 2024 .
  5. The eBird/Clements checklist of birds of the world: v2024 (2024). Alirita 26a de Oktobro 2024 .
  6. (2018) “Phylogenetic relationships of the Eastern Polynesian swiftlets (Aerodramus, Apodidae) and considerations on other Western Pacific swiftlets”, Emu - Austral Ornithology 118 (3), p. 247–257. doi:10.1080/01584197.2017.1420422. Bibkodo:2018EmuAO.118..247C. 
  7. (2013) “The species of white-nest swiftlets (Apodidae, Collocaliini) of Malaysia and the origins of house-farm birds: morphometric and genetic evidence”, Forktail 29, p. 107–119. 
  8. 8,0 8,1 Chantler, Phil. (2000) Swifts: A Guide to the Swifts and Treeswifts of the World, 2‑a eldono, New Haven: Yale University Press, p. 150–152. ISBN 0-300-07936-2.
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 9,4 9,5 Indian Swiftlets or Indian Edible-nest Swiftlets[rompita ligilo]
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 10,4 10,5 Allen Jeyarajasingam A Field Guide to the Birds of Peninsular Malaysia and Singapore Oxford University Press. (ISBN 978-0-19-963942-7)
  11. C. M. Francis: The management of edible birds nest caves in Sabah. Sabah Forestry Department, Sandakan 1987
  12. Chantler, P.. (1999) “Family Apodidae (Swifts)”, Handbook of the Birds of the World 5: Barn-owls to Hummingbirds. Barcelona, Spain: Lynx Edicions, p. 388–457 [434]. ISBN 978-84-87334-25-2.
  13. (2000) “The diets of Malaysian swiftlets”, Ibis 142 (4), p. 596–602. doi:10.1111/j.1474-919X.2000.tb04459.x. 
  14. Hendrik A. Thomassen: Swift as sound. Design and evolution of the echolocation system in Swiftlets (Apodidae: Collocaliini). Universität Leiden, 2005
  15. Bird's nest soup is more popular than ever, thanks to Swiftlet House farms (angle) (2017-10-23). Alirita 2020-06-29 .
  16. BirdLife International (2016). "Aerodramus fuciphagus". IUCN Red List of Threatened Species. 2016 e.T60847684A95163737. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T60847684A95163737.en. Alirita la 12an de Novembro 2021.
  17. (2001) “The status and conservation of the edible-nest swiftlet (Collocalia fuciphaga) in the Andaman and Nicobar Islands”, Biological Conservation 97 (3), p. 283–294. doi:10.1016/S0006-3207(00)00124-5. Bibkodo:2001BCons..97..283S. 
  18. . Welcome to Indonesia's bird nest soup factory town. BBC (2011).
  19. 19,0 19,1 Jordan, David, 2004 "Globalisation and Bird's Nest Soup" International Development Planning Review, Volume 26, Number 1, Liverpool Unviversity Press 2004
  • Chantler kaj Driessens, Swifts (ISBN 1-873403-83-6)
  • Chantler, Phil & Driessens, Gerald (2000) Swifts: a Guide to the Swifts and Treeswifts of the World, 2a eld., Pica Press, East Sussex.
  • MacKinnon, John & Phillipps, Karen (1993) A Field Guide to the Birds of Borneo, Sumatra, Java and Bali, Oxford University Press, Oxford.
  • Manchi, Shirish S.; Sankaran, Ravi (2010). Foraging habits and habitat use by edible nest and glossy swiftlets in the Andsman Islands The Wilson Journal of Ornithology. 122 (2): 259–272. ISSN 1559-4491.
  • Robson, Craig (2002) A Field Guide to the Birds of South-East Asia, New Holland Publishers (UK) Ltd., London.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]