Saltu al enhavo

Blanknigra akvalciono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Blanknigra alciono)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blanknigra akvalciono
En Bocvano
Vira (maldekstra) kaj ino (dekstra)
Vira (maldekstra) kaj ino (dekstra)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Koracioformaj Coraciiformes
Familio: Alcionoj Alcedinidae
Subfamilio: Akvalcionoj Cerylinae
Genro: Ceryle
F. Boie, 1828
Specio: Blanknigra akvalciono C. rudis
Ceryle rudis
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Nigrablanka alciono[1], Blanknigra akvalciono aŭ pli simple blanknigra alciono (Ceryle rudis) estas mezgranda, videblega kaj bruema birdo el subfamilio akvalcionoj de la familio alcededoj, kiu enhavas ankaŭ la Eŭropan alcionon kaj la kukabaraojn inter aliaj konataj birdoj. Laŭ la nuna sistematiko tiu ĉi specio estas la ununura membro de la genro Ceryle.

Disvastiĝo

[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas ofta tra subsahara Afriko kaj suda Azio el Turkio ĝis Barato kaj Ĉinio. Ĝi estas loĝanto, kaj plej parto de la birdoj ne migras, krom sezonaj movoj.

Masklo de C. r. leucomelanurus, rivero Ĉambal, Utar Pradeŝo, Barato.
Ino de C. r. leucomelanurus, rivero Ĉambal, Utar Pradeŝo, Barato.
Blanknigraj alcionoj ĉasas per ŝvebado super akvo.

Oni supozas, ke la Blanknigra alciono estas la tria plej ofta alciono en la mondo, kaj estas bruema birdo, ne konfuzebla en sia teritorio, pro ties klara blanknigra aspekto. Ĝi havas nigrajn okulojn, krurojn, fortikan kaj longan bekon, kronon (iom krestan), traokulajn makulstriojn kaj brustan zonon, kaj blankajn superokulajn striojn, gorĝon kaj ventron. Dumfluge en flugiloj estas nigraj ŝultroj kaj plumopintoj kaj centraj blankaj zonoj.

Ĝi estas el 25 ĝis 28 cm longa kun enverguro de 38 cm kaj pezo de 68 ĝis 110 g.

Subspecioj

[redakti | redakti fonton]
  • Ceryle rudis insignis Hartert, 1910
  • Ceryle rudis leucomelanurus Reichenbach, 1851
  • Ceryle rudis rudis (Linnaeus, 1758)
  • Ceryle rudis syriacus Roselaar, 1995
  • Ceryle rudis travancoreensis Whistler & Kinnear, 1935

Ĝi estas ĉefe specialista fiŝo-manĝanto, kvankam ĝi povas manĝi ankaŭ krustulojn kaj grandajn akvajn insektojn. Ĝi kutime ĉasas ŝvebante super akvo kaj plonĝas suben rekte por kapti fiŝon.

Ĝi evoluigis du unikajn ĉasstrategiojn, kunhavataj de neniu alia alciono. La Blanknigra alciono povas ĉasi kaj en sala kaj en nesala akvo.[2] Ĝi povas ankaŭ elturniĝi kun predoj sen reveno al ripozejo, kaj povas, ekzemple, preni duan fiŝon, aŭ manĝi etajn predojn dumfluge. Tiuj adaptoj signifas, ke tiu alciono povas ĉasi super maro aŭ en estuaroj kie ne estas ripozejoj aŭ gvatejoj bezonataj de aliaj alcionoj.

Tiu maltimida alproksimigebla mezgranda (25 cm) birdo estas nekonfuzebla, pro ties ekskluzive blanknigra plumaro. Krome malkiel aliaj alcionoj, ĝi estas tre gregema, kaj formas grandajn ripozejojn nokte. Ĝi povas esti facile enhejmita.

Ĝi nestumas en truo en riverbordo, aŭ rekte en kolonio, kie la ino demetas 3-6 blankajn ovojn. La Blanknigra alciono foje reproduktas kunlabore, kun junaj nereproduktuloj helpantaj la reproduktan paron.[2] Kiel ĉe ĉiuj alcionoj, la nesto de Blanknigra alciono tuj iĝas malsaniga, ĉar ili lasas tie la restaĵojn de la manĝo kaj aliaj ekskrementojn.

Tiu specio estis dekomence supozita kiel descenda el praa Amerika verda alciono kiu trapasis la Atlantikan Oceanon antaŭ ĉirkaŭ 1 miliono da jaroj (Fry & Fry, 2000). Tamen, pli ĵuse, Moyle (2006) konsideris pli probable, ke la Blanknigra alciono kaj la Amerikaj verdaj alcionoj devenas el malnovmonda specio, kaj poste la Blanknigra alciono aŭ ties praulo perdis la metalecan koloron.

fiŝkaptado

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Ornitologia taksonomio.
  2. 1 2 (2001) David Burnie: Animal, 1‑a eldono, Londono: Dorling Kindersley. ISBN 0-7513-3427-8.