Blankokula vireo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankokula vireo

Blankokula vireo
Blankokula vireo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Vireedoj Vireonidae
Genro: Vireo
Specio: 'V. griseus'
Vireo griseus
(Boddaert, 1783)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankokula vireo, Vireo griseus, estas specio de birdo de la familio de Vireedoj kaj genro de Vireoj, kiuj estas malgrandaj paserinaj birdoj ter- al verdokoloraj.

Disvastiĝo kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Ĝi reproduktiĝas en sudorienta Usono el Nov-Ĵerzejo okcidenten al norda Misurio kaj suden al Teksaso kaj Florido, kaj ankaŭ en orienta Meksiko, norda Centrameriko, Kubo kaj Bahamoj.

Populacioj de Usono ĉe la Golfa marbordo kaj pli sude estas loĝantaj birdoj, sed plej parto de birdoj de Nordameriko migras suden vintre.

Tiu vireo loĝas en arbustaroj en abandonitaj terkultivejoj aŭ trokreskantaj paŝtejoj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La herbokovrita nesto estas tasforma kaj ligita al forko en arbobranĉo pere de araneretoj. La ino demetas 3-5 malhelpunktitajn ovojn. Ambaŭ gepatroj kovas la ovojn dum 12 – 16 tagoj. Elnestiĝo okazas 9 – 11 tagojn post eloviĝo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Blankokula vireo estas 13 – 15 longa. Ties kapo kaj dorso estas grizecolivecaj, kaj subaj partoj estas blankecaj kun flavaj flankoj. Flugiloj kaj vosto estas malhelaj kaj estas du blankaj flugilstrioj en ĉiu flugilo. La okuloj havas tre blankajn irisojn bone markatajn de malhela bordo, kaj estas ĉirkaŭataj de flavaj “vitrokuloj” nome flava areo kunigita pere de samkolora strio al la bekobazo super malhela bridostrio kiu venas rekte al la okulo. La tre rimarkindaj blankaj irisoj nomigas la specion en esperanto kaj la grizaj krono kaj dorso en la latina scienca nomo. Ambaŭ seksoj estas similaj.

La kanto de la Blankokula vireo estas varia kaj rapida kun frazo de 6 al 7 notoj, kiu komencas kaj finas per akra ĉik.

Dum la reprodukta sezono la dieto de tiu specio konsistas preskaŭ nur de insektoj, ĉefe raŭpoj. Aŭtune kaj vintre ili suplementas sian dieton pere de insektoj kaj beroj.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Oni agnoskis kelkajn subspeciojn por la Blankokula vireo. La geografiaj teritorioj de tiuj subspecioj ne estas klaraj.

La norda subspecio, V. g. noveboracensis, okupas plej parton de la teritorio de tiu nearktisa kaj neotropisa specio kaj estas tute migranta. Tiu subspecio estas pli granda kaj havas pli brilkoloran plumaron ol la aliaj subspecioj.

La raso de loĝantaj birdoj de sudorienta marbordaj ebenaĵoj nome V. g. griseus estas iom pli malgranda kaj senkolora subspecio. Ili kutime ne migras for de sia reprodukta teritorio vintre.

La raso de loĝantaj birdoj de Floridaj rifoj nome V. g. maynardi estas pli griza supre kaj pli blanka sube, kaj la suda teksana V. g. micrus estas kiel pli malgranda maynardi.

V. g. bermudianus estas endemia de Bermudo. Tiu havas pli mallongajn flugilojn kaj pli senkoloran plumaron. Kun aliaj endemiaj kaj indiĝenaj bermudaj birdoj, ili estas minacataj al formorto sekve de la perdo de 8 milionoj de arboj de la specio Bermuda junipero en la 1940-aj jaroj, kaj nuntempe tiu subspecio estas tre rara.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 50991, Vireo griseus, 12a Majo 2006. Malplej Zorgiga.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]