Saltu al enhavo

Blankorela konuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankorela konuro
Ĉe Palmitos Park, Gran Canaria, Hispanio
Ĉe Palmitos Park, Gran Canaria, Hispanio
Biologia klasado
Regno: Animalia, Bestoj
Filumo: Chordata, Ĥorduloj
Klaso: Aves, Birdoj
Ordo: Psittaciformes
Familio: Psittacidae
Subfamilio: Arinae
Tribo: Arini
Genro: Pyrrhura
Bonaparte, 1856
Specio: Blankorela konuro (P. leucotis)
(Kuhl, 1820)
Pyrrhura leucotis
Konserva statuso
Teritorio de la specio
Teritorio de la specio
Teritorio de la specio
Aliaj Vikimediaj projektoj
v • d • r

Blankorela konuro (Pyrrhura leucotis) estas malgranda papago el genro Pyrrhura; konata ankaŭ kiel Blankorela papago estas specio en la familio Psittacidae. Ĝi troviĝas kiel endemio en Brazilo.[1][2]

Taksonomio kaj sistematiko

[redakti | redakti fonton]

La Blankorela konuro estas monotipa.[1] Tamen, tio kio estas nun la Venezuela konuro (P. emma), la Grizbrusta konuro (P. griseipectus), kaj la Konuro de Pfrimer (P. pfrimeri) estis are iam traktitaj kiel ĝiaj subspecioj.[3]

Ĉe Parque das Aves, Foz do Iguaçu, Brazilo.

La blankorela konuro estas 23 ĝis 25 cm longa. Ambaŭ seksoj estas samaj. Plenkreskuloj havas helbrunan kronon, bluecan frunton kaj malantaŭan kolon, kaŝtanbrunan vizaĝon kaj blankecajn orelkovrilojn. Iliaj supraj partoj estas plejparte verdaj kun ruĝeca pugo. Ilia mentono, gorĝo kaj la flankoj de ilia kolo estas verdaj kun helflava skvameco. La centro de ilia ventro estas brunruĝa kaj la cetero de iliaj malsupraj partoj estas verdaj. Ilia flugilo estas plejparte verda kun ruĝa ŝultro kaj bluaj flugilplumoj. Ilia vosto estas brunruĝa kun pli senbrila malsupra flanko. Nematuruloj similas al plenkreskuloj.[4][5]

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

La blankorela papago troviĝas en orienta Brazilo, kie ĝi loĝas de Bahio suden ĝis la ŝtato Rio-de-Ĵanejrio. Ĝi loĝas en la interno kaj randoj de tropika ĉiamverda arbaro, maldensejoj kun disaj arboj, kaj ankaŭ ombrecaj kakao-plantejoj. Laŭ alteco ĝi varias de marnivelo ĝis ĉirkaŭ 600 m.[4][5]

La blankorela papago estas plejparte sidlokema sed oni supozas, ke ĝi faras kelkajn disigajn movojn.[4]

La blankorela papago manĝas ĉefe semojn kaj fruktojn, sed ankaŭ inkluzivas berojn, nuksojn, kaj eble insektojn kaj florojn en sia dieto.[4]

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]

Nenio estas konata pri la reprodukta biologio de la blankorela konuro en naturo. En kaptiteco ĝi demetas kvin ĝis naŭ ovojn; la ino sole kovas dum 27 tagoj kaj elnestiĝo okazas ĉirkaŭ kvin semajnojn post eloviĝo.[4]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1 2 Parrots, cockatoos (January 2023). Alirita 18a de Februaro 2023 .
  2. ↑ BirdLife International (2017). "White-eared Parakeet, Pyrrhura leucotis". IUCN Red List of Threatened Species. 2017: e.T45421208A118806820. doi:10.2305/IUCN.UK.2017-3.RLTS.T45421208A118806820.en. Alirita la 9an de Marto 2023.
  3. ↑ HBW kaj BirdLife International (2022) Handbook of the Birds of the World and BirdLife International digital checklist of the birds of the world. Versio 7. Disponebla ĉe: Alirita la 13an de Decembro, 2022
  4. 1 2 3 4 5 Collar, N., G. M. Kirwan, kaj C. J. Sharpe (2020). Maroon-faced Parakeet (Pyrrhura leucotis), versio 1.0. En Birds of the World (J. del Hoyo, A. Elliott, J. Sargatal, D. A. Christie, kaj E. de Juana, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. Alirita la 9an de Marto, 2023
  5. 1 2 van Perlo, Ber. (2009) A Field Guide to the Birds of Brazil. New York: Oxford University Press, p. 126. ISBN 978-0-19-530155-7.
  • Arndt, T. (2008). Anmerkungen zu einigen Pyrrhura-Formen mit der Beschreibung einer neuen Art und zweier neuer Unterarten. Papageien 8/2008.
  • Joseph, L. (2002). Geographic variation, taxonomy and distribution of some Amazonian Pyrrhura parakeets. Ornitologia Neotropical 13(4): 337–363.
  • Juniper, T., kaj M. Parr (1998). A Guide to the Parrots of the World. Pica Press, East Sussex. (ISBN 1-873403-40-2)
  • Remsen, J. V., Jr., C. D. Cadena, A. Jaramillo, M. Nores, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, T. S. Schulenberg, F. G. Stiles, D. F. Stotz, kaj K. J. Zimmer. Versio 6a de Septembro 2007. A classification of the bird species of South America. American Ornithologists' Union.
  • Ribas, C. C., L. Joseph, C. Y. Miyaki (2006). Molecular systematics and patterns of diversification in Pyrrhura (Psittacidae), with special reference to the picta-leucotis complex. Auk 123(3): 660–680.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]