Blankorela tajlorbirdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankorela tajlorbirdo
Blankorela tajlorbirdo
Blankorela tajlorbirdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Cistikoledoj Cisticolidae
Genro: Orthotomus
Specio: O. cinereiceps'
Orthotomus cinereiceps
(Sharpe, 1877)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankorela tajlorbirdo (Orthotomus cinereiceps) estas kantobirdo de la familio de Cistikoledoj (iam lokata en Silviedoj) troviĝanta en tropika Azio. Ĝi apartenas al genro de Ortotomoj kiu estas populara pro konstruo de nesto per kudro de folioj kiel lulilo por la nesto.

Ĝi troviĝas nur kiel endemio en Filipinoj kaj formas superspecion kun O. nigriceps kaj O. samarensis, kaj ĉiuj estis iam konsiderataj samspecifaj surbaze precipe de voĉa simileco. Tiu specio ne estas monotipa kaj en ĝi oni agnoskas du subspeciojn nome Orthotomus cinereiceps obscurior (Mayr, 1947 - Orienta Mindanao en sudaj Filipinoj) kaj la nomiga Orthotomus cinereiceps cinereiceps (Sharpe, 1877 - Basilan (ĉe okcidenta Mindanao).

Estas tri specioj de ortotomoj kun la nigra kapo kaj ĉiuj klare diferenciĝas pro blanka makulo kaj la koloroj de gorĝo kaj brusto. La Flavbrusta tajlorbirdo havas tutnigran kapon kie ege kontrastas blanka mentonareo super nigra gorĝo, krom flava mallarĝa nukostrio kaj malhelbrunaj irisoj, dum la Nigrakapa tajlorbirdo havas nigrajn kapon kaj bruston kun kontrastaj okul- kaj orelareoj kaj ankaŭ la Blankorela tajlorbirdo havas nigran kapon kie kontrastas, spite la nomon, nur blanka makulo en subvangoj.

Tiele tiu orientalisa specio karakteras pro la nigra kapo kie videblas nur blankaj ambaŭflankaj makuloj sub la orelareoj kaj vangoj ambaŭflanke de la kolo. La nigro de la kapo ne estas tiom markata kiom ĉe la parencoj, sed iom pli nigreca aŭ malhelgriza: tiele la nomo de specio en la latina scienca nomo cinereiceps signifas pli malpli “cindrogriza kapo”, dum la nomo de la genro Orthotomus aludas al la kutimo kudri folion por konstrui neston ene per la du radikoj el la antikva greka, kiuj signifas “rekte tranĉi”. La dorso kaj vosto estas olivverdecaj kun nigrecaj markoj en flugiloj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]