Blankruĝa lateralo
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Blankruĝa lateralo (Laterallus leucopyrrhus)
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Blankruĝa lateralo (laŭ la latinlingva scienca nomo Laterallus leucopyrrhus alude al la kontrasto inter tre ruĝecbrunaj kapo kaj brustolfankoj kun blankaj mentono, gorĝo kaj brusto) estas akvobirdo de la rala familio, Rallidae kaj ties genro Lateralo Laterallus.[1][2] Ĝi troviĝas en teritorioj en suda Sudameriko, nome en Urugvajo kaj ĉirkaŭaj najbaraj regionoj, nome nordorienta Argentino, plej suda Brazilo, kaj suda duono de Paragvajo.[3]
Taksonomio kaj sistematiko
[redakti | redakti fonton]Aspekto
[redakti | redakti fonton]La Blankruĝa lateralo estas 14 ĝis 17 cm longa kaj pezas 34 ĝis 52 g kun mezumo de proksimume 45 g. Ambaŭ seksoj estas similaj. Iliaj kapo, kolo kaj dorso estas brile kaŝtankoloraj kun markita limo de tre ampleksa areo de blankaj gorĝo kaj brusto. La cetero de iliaj supraj partoj estas malhele olivecbruna, kaj iliaj flankoj estas striecaj nigrablanke. Iliaj unikaj subvostaj kovriloj entute havas nigran centron kaj blankajn randojn. Iliaj kruroj estas brile koralruĝaj al salmoruĝaj, la irisoj estas ruĝaj kaj ilia beko estas nigra kun flavaj bazo kaj mandiblo kaj helverda ĝis helblua pinto.[4]
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La Blankruĝa lateralo troviĝas en sudorienta Brazilo de la ŝtato Rio-de-Ĵanejro suden tra orienta Paragvajo kaj granda parto de Urugvajo al nordorienta Argentino ĝis norda Bonaera Provinco. Ĝi loĝas en diversaj malsekaj pejzaĝoj kiuj ĝenerale havas malprofundan akvon ĝis malsekan grundon, altajn aŭ matajn herbojn aŭ kanojn, kaj ofte arbustojn, densejojn kaj disajn malgrandajn arbojn.[4]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Flufftails, finfoots, rails, trumpeters, cranes, limpkin. IOC World Bird List Version 12.2. International Ornithologists' Union (Aŭgusto 2022). Alirita 25a de Novembro 2022 .
- ↑ HBW and BirdLife International (2021) Handbook of the Birds of the World and BirdLife International digital checklist of the birds of the world. Versio 6. Disponebla ĉe: [1] Alirita la 7an de Aŭgusto, 2022
- ↑ Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio de 24a de Julio 2022. Species Lists of Birds for South American Countries and Territories. [2] Alirita la 24an de Julio, 2022
- ↑ 4,0 4,1 Areta, J. I. kaj E. Depino (2020). Red-and-white Crake (Laterallus leucopyrrhus), versio 1.0. En Birds of the World (T. S. Schulenberg, Eldonisto). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. [3] Alirita la 29an de Novembro, 2022
|