Blankvanga todotirano
Plenkreska masklo en Peruo
| ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Poecilotriccus albifacies (Blake, ER, 1959) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||||
Subspecioj
| ||||||||||||||
|
Unutipa | ||||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||||
|
Todirostrum albifacies (pranomo) | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La blankvanga todotirano[1] (Poecilotriccus albifacies) estas unutipa birdospecio el la familio de tiranedoj. Ĝi troviĝas en norda Sudameriko.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Laŭ AviList[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu specio, kaj ties Esperantaj nomoj[1]:
- Passeriformes - paseroformaj
- Tyrannidae - tiranedoj
- Poecilotriccus Berlepsch, HHCL, 1884
- Poecilotriccus albifacies (Blake, ER, 1959) - blankvanga todotirano
- Poecilotriccus Berlepsch, HHCL, 1884
- Tyrannidae - tiranedoj
Etimologio
[redakti | redakti fonton]La scienca genra nomo Poecilotriccus estas kunmetaĵo el la antikvaj grekaj ποικίλος (pojkilos = "bunta, makulita aŭ varia") kaj τρικκος (trikos el θρίξ, τριχός (triks, trikos = "haro"), kiu indikas nekonata birdeto kun vibrisoj). En ornitologio, la radiko triccus ofte estas uzata por konstrui genrajn nomojn el tiranedoj. Ĉikaze, tiu nomo aludas pri la bunta plumaro de tiuj birdoj rilate al aliaj tiranedoj[3].
La specia epiteto albifacies estas latina kunmetaĵo el albus (= "blanka") kaj făcĭēs (= "facio", "vizaĝo"), ĉar la masklo de tiu specio havas blankajn kapflankojn kaj gorĝon[3].
Disvastiĝo kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La blankvanga todotirano troviĝas en sudeosta Peruo (en suda Madre de Dios kaj nordeosta Kusko), en plej norduesta Bolivio (Pando) kaj en uesta Brazilo (Akro). Ĝi estas proksime asociita kun bambuaj densejoj en humidaj tropikaj ebenaĵaj arbaroj, ĝis 1050 m[3].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Ornitologia taksonomio.
- ↑ AviList v2025, konsultita la 18-an de apr. 2026.
- ↑ 3,0 3,1 3,2 Birds of the World, White-cheeked Tody-Flycatcher.
| ||||||||||||||||||



