Saltu al enhavo

Blankventra imperikolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankventra imperikolombo
En la Bestoĝardeno San-Diego
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Ducula
Hodgson, 1836
Specio: Blankventra imperikolombo

D. forsteni

Ducula forsteni
(Bonaparte, 1854)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v • d • r

La Blankventra imperikolombo (Ducula forsteni) estas specio de birdoj de la kolomba familio Columbidae, kaj unu el la kvardeko da specioj de la genro Ducula, kiu vivas en Sudorienta Azio kaj Oceanio. Ĝi estis priskribita por la unua fojo fare de la franca ornitologo Charles Lucien Bonaparte en 1854; ĝi estas endemia de Indonezio, kie ĝi troviĝas en Sulaveso, Butono, Taliabu, Togeanoj kaj Pelengo. Ĝi vivas en praarbaroj, densaj duarangaj arbaroj, kaj izolaj areoj de montetarbaroj. Temas pri granda kolombo kun longa vosto, ĝi estas 42.5–51.5 cm longa kaj pezas 510 g averaĝe. Maskloj estas ĉefe verdaj, kun pal-grizaj kapoj kaj ventroj, avelkoloraj ellastruoj, kaj pal-griza vostobendo, kun ruĝaj okulringoj. Inoj estas preskaŭ identaj, sed havas plej malhelajn areojn en sia plumaro.

La Blankventra imperikolombo manĝas fruktojn. Ĝi estis listita kiel Malplej Zorgiga fare de la IUKN (IUCN) en ĝia Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj pro sia sufiĉe granda teritorio kaj manko de grava populacia malpliiĝo. Tamen, ilia populacio estas malpliiĝanta pro habitatodetruo.

Taksonomio kaj sistematiko

[redakti | redakti fonton]

La unuajn specimenojn de la Blankventra imperikolombo estis kolektitaj por scienco en Majo 1840 fare de la nederlanda natursciencisto Eltio Alegondas Forsten proksime de la lago Tondano in norda Sulaveso. Li agnoskis, ke tiuj specimenoj reprezentas novan specion kaj nomis ilin Columba taeniura. Specimenoj de la Blankventra imperikolombo venditaj al la remburisto Benjamin Leadbeater estis finfine aĉetitaj de la nederlanda zoologo Coenraad Temminck, kiu decidis formale priskribi la novan specion en la dua volumo de Les Pigeons de Florent Prévost kaj Pauline Knip. Anstataŭ nomi ĝin Columba taeniura, Temminck decidis nomi ĝin laŭ Forsten. Tamen, la nomo de la malkovrinto de la specio estis erare misliterumita kiam oni komunikis tion al Prévost kaj Knip, kaj ili sekve nomis ĝin Columba Forsterii, el "Mr. Forster".[1] La franca ornitologo Charles Lucien Bonaparte rimarkis tiun eraron kaj publikigis korektitan nomon en 1854, nomante la specion Hemiphaga forsteni.[1][2]

Kvankam la nomo Columba forsterii estas erara, misliterumadoj povas esti korektitaj nur fare de la Internacia Kodo de Zoologia Nomenklaturo, kiu regulas la modifojn de sciencaj nomoj, se la originala literumado estas evidenta "lapsus calami" (skriberaro) aŭ se ekstera pruvaro indikas, ke la aŭtoro kiu publikigis la nomon eraris. Ĉar ambaŭ kondiĉoj ne ekzistis, la alinomo fare de Bonaparte al la nomo de Prévost estis neĝusta kaj lia nomo estis normale konsiderita juna sinonimo por forsterii. Tamen, la franca zoologo Anselme Gaëtan Desmarest nomis la purpurkronan fruktokolombon (nune konata kiel Ptilinopus porphyraceus) Columba forsteri en 1826, kio iĝis la nomon Columba forsterii juna homonimo. Ĉar la nomo de Prévost iĝis tiel nevalida, la nomo de Bonaparte, estante la plej frua valide publikigita nomo referante al tiu specio, iĝis la ĝusta nomo.[1]

La Blankventran imperikolombon movis al la nuna nevalida genro Carpophaga en 1856 la brita zoologo George Robert Gray.[3] Carpophaga estis poste kunigita kun Ducula.[4] La genronomo Ducula devenas el dukul, nepallingva nomo por imperiaj kolomboj. La specia nomo forsteni estas honoro al Eltio Forsten, la nederlanda zoologo kaj kolektisto kiu laboris en Orientaj Hindioj.[5]

Blankventra imperikolombo estas la oficiala ordinara nomo deklarita de la Internacia Ornitologia Komitato.[6] Aliaj ordinaraj nomoj por la specio estas Celebesa imperikolombo, esmeralda imperikolombo, Forstera imperikolombo, kolombo de verd-blanka zonvosto, verdblanka imperikolombo, blankventra imperikolombo, Celebesa zonzosta imperikolombo, kaj Celebesa grandzonvosta kolombo.[7][8]

La Blankventra imperikolombo estas unu el 41 specioj en la genro de imperiaj kolomboj Ducula, kies membroj troviĝas el suda Azio ĝis Nov-Gvineo, Aŭstralio kaj la Pacifikaj Insuloj. La specio estas tre rilata al la Rozventra imperikolombo, kun kiu ĝi estas foje konsiderata samspecia. Tiu du specioj formas specigrupon kun la Mindora kaj la Grizkapa imperikolomboj. Ĉiuj kvar de tiuj specioj estis foje apartigitaj en sian propran genron, Zonophaps. Tiu grupo povas formi ankaŭ ligon inter la imperiaj kolomboj kaj la fruktokolomboj de la genro Ptilinopus. Ĝi estas nune monotipa, sed la populacio de la Sulua insularo povus esti aparta subspecio.[8][9]

Priskribo

[redakti | redakti fonton]
perched green and white pigeon looking right
Montranta vostobendon

La Blankventra imperikolombo estas tre granda, tre markita kolombo kun longa vosto, je 42.5-51.5 cm longa kaj pezanta 510 g averaĝe. Ĝiaj supraj partoj kaj brusto estas ĉefe malhelverdaj, kun bronzruĝa brilaro, precipe sur la mantelo. La kapo estas palgriza, iĝante blanka sur la frunto kaj gorĝo, dum la brusto kaj ventro estas blankaj kun rozkolora aŭ kremkolora nuanco. La subvostaj kovriloj estas malhele kaŝtanaj, dum la ekstero de la vosto havas palgrizan zonon trans la centro. La irisoj estas flavaj aŭ oranĝaj kun pli malhelruĝaj aŭ oranĝaj enorbitaj ringoj. Ĝia beko estas nigra, kun plumo sur la supro de la vaksaĵo, kaj la piedoj estas purpuraj. Inoj estas preskaŭ identaj al maskloj, sed havas pli malhelgrizan koloraron en la plumaro.[8][9]

La Blankventra imperikolombo povas esti konfuzita kun la grizkapa imperikolombo, sed ĉi-lasta specio estas pli malgranda, havas pli mallarĝan kaj malhelan vostobendon, kaj pli unuformajn grizajn suprajn partojn kaj kapon. Ankaŭ mankas al ĝi verda koloro sur la brusto kaj blanka sur la ventro, kaj ĝi havas verdetan koloron anstataŭe de ruĝa ĉirkaŭokula haŭto. Ankaŭ la verda imperikolombo povas esti konfuzita kun la blankventra imperia kolombo, sed havas vingrizajn kapon, kolon, bruston kaj ventron, kaŝtankoloron sur la nuko, kaj ne havas vostobendon.[8]

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

La Blankventra imperikolombo estas endemia de Indonezio, kie ĝi troviĝas en Sulaveso, Buton, Taliabu, Togeanoj kaj Peleng. Ili vivas en praarbaroj kaj densaj duarangaj arbaroj en montoj aŭ laŭlonge de la marbordo, krom en izolaj areoj de montetarbaroj. Ĝi troviĝas je altitudo de 150–2200 m, sed ĝi estas plej ofta nur sur altaĵoj de 800–1600 m.[9]

Kutimaro kaj ekologio

[redakti | redakti fonton]

La Blankventra imperikolombo estas vidata ĉefe sola aŭ en paroj, sed ankaŭ en malgrandaj aroj proksime de fruktarboj. Ĝi estas plej facile vidata dumfluge super la kanopeo, alte en altaj arboj, aŭ en pli malgrandaj arboj laŭlonge de arbarrrandoj. Ilia flugmaniero estas forta, kun profundaj kaj malrapidaj flugilfrapoj.[8]

La Blankventra imperikolombo manĝas nur fruktojn. Aroj de ĝis 30 birdoj povas formiĝi ĉe fruktarboj, speciale de figoj.[9]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1 2 3 (2024-03-04) “Third time lucky for Forsten's pigeon; taeniura, forsterii, forsteni”, Bulletin of the British Ornithologists' Club 144 (1), p. 29–38. doi:10.25226/bboc.v144i1.2024.a4.
  2. ↑ Académie des sciences. (1854) Comptes rendus hebdomadaires des séances de l'Académie des sciences. 39 (france). Paris: Centre national de la recherche scientifique, p. 1077.
  3. ↑ Gray, G. R.. (1893) Catalogue of the Birds in the British Museum 21 (angle). London: British Museum of Natural History, p. 208.
  4. ↑ Cottrell, G. William. (1937) Check-list of birds of the world 3 (angle). Cambridge: Harvard University Press, p. 42–43.
  5. ↑ Jobling, James A.. (2010) Helm Dictionary of Scientific Bird Names (angle). London: Christopher Helm, p. 141, 163. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  6. ↑ Pigeons – IOC World Bird List (en-US). Alirita 2021-11-15 .
  7. ↑ Ducula forsteni (White-bellied Imperial-Pigeon). Alirita 2021-11-22 .
  8. 1 2 3 4 5 Gibbs, David. (2001) Pigeons and Doves: A Guide to the Pigeons and Doves of the World (angle). Pica Press, p. 526, 528–529. ISBN 978-1-8734-0360-0. OCLC 701718514.
  9. 1 2 3 4 Baptista, Luis F.; Trail, Pepper W.; Horblit, H.M.; Boesman, Peter F. D.; Garcia, Ernest (2020-03-04). Billerman, Shawn M.; Keeney, Brooke K.; Rodewald, Paul G.; Schulenberg, Thomas S. (eld.). "White-bellied Imperial-Pigeon (Ducula forsteni)". Birds of the World. Cornell Lab of Ornithology. doi:10.2173/bow.wbipig1.01. S2CID 242225452. Alirita en 2021-11-22.