Blankventra noturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Blankventra tinamo
Blankventra tinamo, ilustraĵo fare de Joseph Smit, 1895
Blankventra tinamo, ilustraĵo fare de Joseph Smit, 1895
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Tinamoformaj Tinamiformes
Familio: Tinamedoj Tinamidae
Genro: Nothura
Specio: N. boraquira
Nothura boraquira
(Spix, 1825)[1]
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Blankventra tinamoBlankventra noturo (Nothura boraquira) estas birdospecio de la familio de Tinamedoj troviĝanta en sekaj arbustaroj de nordorienta Bolivio, okcidenta Paragvajo, kaj nordorienta Brazilo.[2]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La Blankventra tinamo estas monotipa specio.[2] Ĉiuj tinamoj estas el la familio Tinamedoj, kaj en pli granda skemo estas ankaŭ Paleognatoj. Malkiel la tre konataj neflugaj birdoj el Paleognatoj nome Strutoformaj kiaj la Struto, la Emuo kaj aliaj, la tinamoj povas flugi, kvankam ĝenerale ili ne estas fortaj flugantoj. Ĉiuj Strutoformaj evoluis el prahistoriaj flugantaj birdoj, kaj la Tinamoformaj estas la plej proksimaj vivantaj parencoj de tiuj birdoj.[3]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Blankventra tinamo estas proksimume 27 cm longa. Ties supraj partoj estas helbrunaj kaj striecaj je blankanigra. Ties gorĝo estas blanka, ties kolo estas sablokolora kun nigra strieco, ties brusto estas sablokolora kaj ties ventro estas blanka, kio nomigas la specion laŭ la komuna nomo. Ties krono estas malhelbruna kaj la kapoflankoj estas sablokoloraj. La kruroj estas brilflavaj kaj la internaj unuarangaj flugoplumoj estas uniforme malhelaj, malkiel ĉe la proksime rilata Makulnoturo.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Kiel ĉe aliaj tinamoj, ankaŭ la Blankventra noturo manĝas frukton falintajn sur la grundon aŭ el malaltaj arbustoj. Ili manĝas ankaŭ malgrandajn kvantojn de senvertebruloj, florburĝonoj, freŝaj folioj, semoj, kaj radikoj. La masklo kovas la ovojn kiuj povas veni el tiom multaj kiom el ĝis 4 diferencaj inoj, kaj poste li mem zorgas la idojn ĝis ili pretas de si mem, kutime 2–3 semajnoj. La nesto estas situanta surgrunde en densa arbustaro inter altaj apogradikoj interplektitaj.[3]

Teritorio kaj habitato[redakti | redakti fonton]

La Blankventra tinamo preferas sekajn arbustarajn regionojn ĝis 500 m de altitudo.[4] Ili povas troviĝanti ankaŭe ĉe sekaj herbejoj, savano, caatinga, kaj foje paŝtejoj.[5] Tiu specio estas indiĝena de nordorienta kaj centra Brazilo, orienta Bolivio kaj Paragvajo.[2]

Konservado[redakti | redakti fonton]

La IUCN klasigas tiun specion kiel Malplej Zorgiga,[5] kun loĝa teritorio de 1,400,000 km².[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Brands, S. (2008)
  2. 2,0 2,1 2,2 Clements, J. (2007)
  3. 3,0 3,1 Davies, S. J. J. F. (2003)
  4. 4,0 4,1 BirdLife International (2008)(a)
  5. 5,0 5,1 BirdLife International (2012). Nothura boraquiraInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16a Julio 2012.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • BirdLife International (2008(a)). "White-bellied Nothura – BirdLife Species Factsheet". Data Zone. Konsultita 12 Feb 2009.
  • Brands, Sheila (14 Aug 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification,Genus Nothura". Project: The Taxonomicon. Konsultita 12 Feb 2009.
  • Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
  • Davies, S.J.J.F. (2003). "Tinamous". In Hutchins, Michael. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 57–59. ISBN 0-7876-5784-0.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]