Blankventra verda kolombo
Aspekto
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Treron sieboldii (Temminck, 1835) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
|
Lc | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Blankventra verda kolombo (Treron sieboldii) estas specio de birdo de la familio de Kolombedoj kaj genro Treron de verdaj kolomboj, kiu estas disvastigata tra Azio kaj Afriko. Ĝi troviĝas en Orienta Azio, Rusia Fora Oriento kaj Sudorienta Azio.[1] Iliaj naturaj vivmedioj estas moderklimataj arbaroj. Ilia populacio ege pliiĝis ekde 2000.[2]
Tiu kolombo estas konata pro sia malofta kutimo trinki salan akvon. Bone konata loko kie tiuj kolomboj faras tion en Japanio estas Terugasaki en Ōiso, en Kanagava Gubernio.[3][4]
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas helverdeca kolombo kun varia kvanto da kaŝtanbruna sur la ŝultraj flugilkovriloj. La beko estas rimarkinde helbluega kun verdeca pinto. La piedoj estas ruĝaj kaj la tarsoj havas helajn plumojn.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ BirdLife International (2016). "Treron sieboldii". IUCN Red List of Threatened Species. 2016: e.T22691283A93308026. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22691283A93308026.en. Alirita la 12an de Novembro 2021.
- ↑ Ueta, Mutsuyuki (2020), "Avifauna at Ooyamazawa: Decline of Birds that Forage in Bushy Understories", Long-Term Ecosystem Changes in Riparian Forests, Ecological Research Monographs (Singapore: Springer Singapore): pp. 201–211, doi:10.1007/978-981-15-3009-8_11, (ISBN 978-981-15-3008-1), http://dx.doi.org/10.1007/978-981-15-3009-8_11, retrieved 2023-08-21
- ↑ Japanese Green Pigeon. Arkivita el la originalo je 20a de Aprilo, 2004. Alirita 21a de Marto, 2018 .
- ↑ "White-bellied green pigeons battle waves in Kanagawa", Majniĉi Ŝimbun, 4a de Novembro, 2015.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||


