Blankvizaĝa koturnokolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankvizaĝa koturnokolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Zentrygon
Banks et. al., 2013
Specio: Blankvizaĝa koturnokolombo Zentrygon albifacies
Sclater, 1858
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Proksimuma teritorio
Proksimuma teritorio
Proksimuma teritorio
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Blankvizaĝa koturnokolombo (Zentrygon albifacies) estas specio de birdoj de la kolomba familio Kolombedoj (Columbidae) kaj de la genro Zentrygonkoturnokolomboj, kiuj vivas en la Neotropiso. Tiu specio troviĝas ĉefe en suda Meksiko kaj Sierra Madre Oriental, Gvatemalo, Honduro kaj nordaj areoj de Salvadoro kaj Nikaragvo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj malsekaj montararbaroj.

Temas pri ĝenerale tre bruna kolombo, pli malhela en dorso kaj flugiloj kaj pli hela en subaj partoj. La beko estas nigreca kaj la piedoj ruĝaj. La kapo estas ĝenerale blankeca (kio nomigas la specion kaj en komuna kaj scienca nomoj) kun pli blanka gorĝo, palgrizaj verto kaj nuko kaj markoj en vangoj.