Saltu al enhavo

Blankvizaĝa pluvio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankvizaĝa pluvio
Ĉe malsekejo Laem Pak Bia, Tajlando
Ĉe malsekejo Laem Pak Bia, Tajlando
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ĥaradriedoj Charadriidae
Genro: Anarhynchus
Specio: Blankvizaĝa pluvio A. dealbatus
Anarhynchus dealbatus
Swinhoe, 1870
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankvizaĝa pluvio, Anarhynchus dealbatus, estas eta kaj vigla pluvio, tio estas vadbirdo de la familio de ĥaradriedoj kaj genro Anarhynchus kiu enhavas multajn aliajn speciojn. Tiu pluvio troviĝas ĉefe laŭlonge de la marbordoj de subtropika kaj tropika orienta Azio.[2] Dekomence priskribita de la brita ornitologo Robert Swinhoe, la birdo similas al la orientazia subspecio de la Marborda pluvio (Anarhynchus a. nihonensis) kun kiu ĝi estis ofte konfuzita[3] kaj foje konsiderata ĝia subspecio.[4]

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La Blankvizaĝa pluvio estis por la unua fojo priskribita en 1870 fare de la angla natursciencisto Robert Swinhoe. La tipa specimeno venis el la insulo tiam nomita Formoso (Tajvano) kaj oni haviĝis la nomon Aegialites dealbatus. Ekde tiam la birdo estis celo de granda debato kaj estis varie klasita kiel samspecia kun Charadrius marginatus, Charadrius alexandrinus, Charadrius nivosus, Charadrius javanicus kaj Charadrius ruficapillus. Kelkaj fakuloj konsideras ĝin subspecio de C. alexandrinus dum aliaj atribuas al ĝi plenan statuson de specio kiel C. dealbatus.[5]

Tamen, la Blankvizaĝa pluvio estas nun rekonata kiel aparta specio fare de la elstaraj internaciaj listoj,[6][7] pere de la rekomendoj bazitaj sur la ĵusaj genetikaj,[8] ekologiaj,[9] kaj demografiaj[10] trovitaĵoj.

La blankvizaĝa pluvio atingas longon de proksimume 17 cm. Ĝi havas rondan kapon kun blanka antaŭkrono kaj blanka superokulo. La krono estas palruĝecbrunaj kaj supraj partoj estas pale brungrizaj. La malantaŭa kolumo, gorĝo kaj subaj partoj estas blankaj. La beko kaj kruroj estas malhelaj kaj la vosto mallonga. Kompare kun la sufiĉe simila Marborda pluvio, ĝi havas pli dikan, pli malakran bekon, blankajn bridojn, pli palajn kronon kaj suprajn partojn, malpli nigrajn sur la flankaj brustmakuloj kaj pli grandan blankan flugilstrion.[5]

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi birdo troviĝas laŭ larĝa marbordo de suda Ĉinio kaj apuda norda Vjetnamio; ĝia vintra teritorio etendiĝas suden trans orienta Hindoĉinio direkte al Sumatro. Ĝi tipe loĝas sur sablaj plaĝoj, ŝlimejoj kaj sallagoj, kaj ekster la reprodukta sezono vizitas reprenitajn areojn.[5]

La dieto de tiu birdo estis malmulte studita, sed supozeble ĝi estas simila al tiu de la Marborda pluvio, kiu manĝas malgrandajn senvertebrulojn, kiel insektoj kaj ties larvoj, araneojn, moluskojn, krustacojn kaj marvermojn. Ĝi manĝas ĉe bordoj, serĉante vide predon kaj kurante antaŭen por kapti la predon aŭ sondante la substraton per sia beko.[11] Ĝiaj reproduktaj kutimoj ne estas konataj.[5]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. BirdLife International (2016). Charadrius dealbatus”, IUCN Red List of Threatened Species 2016, p. e.T22735615A95115530. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22735615A95115530.en. Alirita 20a de Novembro 2021..
  2. (2023) White-faced Plover (Charadrius dealbatus), version 2.0”, Birds of the World (en). doi:10.2173/bow.whfplo2.02.
  3. (2008) Rediscovery of a long-lost Charadrius plover from South-East Asia”, Forktail 24, p. 63–79.
  4. (2011) “Conflict between Genetic and Phenotypic Differentiation: The Evolutionary History of a 'Lost and Rediscovered' Shorebird”, PLOS ONE 6 (11), p. e26995. doi:10.1371/journal.pone.0026995. Bibkodo:2011PLoSO...626995R.
  5. 1 2 3 4 del Hoyo, J. White-faced Plover (Charadrius dealbatus). Handbook of the Birds of the World Alive. Lynx Edicions, Barcelona. Alirita 19a de Decembro 2019 .
  6. BirdLife Data Zone. Alirita 2023-10-20 .
  7. IOC World Bird List Datasets (Report). doi:10.14344/ioc.ml.13.0.
  8. (2019-06-12) “Population divergence and gene flow in two East Asian shorebirds on the verge of speciation”, Scientific Reports (en) 9 (1), p. 8546. doi:10.1038/s41598-019-44996-5. Bibkodo:2019NatSR...9.8546S.
  9. (2019-06-27) “Genetic, phenotypic and ecological differentiation suggests incipient speciation in two Charadrius plovers along the Chinese coast”, BMC Evolutionary Biology 19 (1), p. 135. doi:10.1186/s12862-019-1449-5. Bibkodo:2019BMCEE..19..135W.
  10. (2019) “Demographic Histories and Genome-Wide Patterns of Divergence in Incipient Species of Shorebirds”, Frontiers in Genetics 10, p. 919. doi:10.3389/fgene.2019.00919.
  11. Wiersma, P. Kentish Plover (Charadrius alexandrinus). Handbook of the Birds of the World Alive. Lynx Edicions, Barcelona. Alirita 19a de Decembro 2019 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]