Blas Hernández

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blas Hernández
Persona informo
Naskiĝo 20-an de januaro 1879 (1879-01-20)
Morto 9-an de novembro 1933 (1933-11-09) (54-jaraĝa)
Lingvoj hispana
Okupo
Okupo militisto
vdr

La kolonelo Juan Blas HERNÁNDEZ, konata ankaŭ kiel El Sandino de Cuba (20a de Januaro, 1879, Canasí (Matanzas, Kubo) - 9a de Novembro, 1933, Havano) estis elstara kuba aktivulo en la ribelo de 1933 kontraŭ Gerardo Machado. Li estris kelkajn sukcesajn kampanjojn kontraŭ la trupoj de Machado survoje al Havano.

En 1931 Hernández ribeliĝis en Morón (Ciego de Ávila) dum insurekcio kontraŭ la diktaturo de Machado. La insurekcio malsukcesis, sed Blas Hernández organizis propran armeon kiu kvankam malsukcesa restis en lukto, kaj sukcesis organizi armeon komponitan de kelkaj miloj de homoj. Poste, je okazo de formado de nova registaro estrita de Fulgencio Batista, li estis invitita veni en Havanon sed nearmita.

En 1933, Blas Hernández ribeliĝis kontraŭ Batista, kiu same estis iniciatinta propran diktaturon, kaj atakis la kastelon Atarés en Havano. Batista, decidis pafi el militŝipo kaj per peza artilerio, kio okazigis homamasajn perdojn kaj devigan kapitulacon de Hernández. Dum kapitulaco, Hernández kiu estis jam vundita estis perfidita de la malamikoj kaj murdita de membro de la armeo de Batista, kiu pafis al li en la brusto kaj en la kapo.[1][2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Argote-Freyre, Frank, 2006 Fulgencio Batista: Volume 1, From Revolutionary to Strongman. Rutgers University Press, New Brunswick, New Jersey ISBN 978-0813537010 pp. 96-102, 110-122
  2. Aparicio Laurencio, Ángel (Author) y Jorge Hernández Martín (Editor) 1994 Blas Hernández y la Revolución de 1933: La campana en los campos de Cuba (Colección Cuba y sus Jueces) Ediciones Universal 1a eldono Miami ISBN 0-89729-706-7 ISBN 978-0-89729-706-6