Blatenský vrch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blatenský vrch
monto
Vido al belvedero
Oficiala nomo: Blatenský vrch
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Karlovy Vary
Municipo Potůčky
Historia regiono Bohemio
Montaro Ercmontaro
Konata loko Lupaj truoj
Akvejo Ohře
Situo Blatenský vrch
 - alteco 1 043 m s. m.
 - koordinatoj 50° 24′ 01″ N 12° 46′ 54″ O / 50.40028 °N, 12.78167 °O / 50.40028; 12.78167 (mapo)
Geologia konsisto granito
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Blatenský vrch (Plattenberg)
Portalo pri Geografio

La monto Blatenský vrch en Ĉeĥio estas 1043 metrojn alta. Al ĝia pinto gvidas flava turisma vojo kaj ankaŭ la ruĝa vojo. Laŭ la flave signumita vojo oni povas atingi la pinton, kie staras belvedera turo. El la belvedera turo oni povas vidi orienten trans la monto Špičák ĉe Boží Dar (1115 m) monton Klínovec - la plej altan pinton de Ercmontaro (1244 m). Sude troviĝas monto Plešivec (1028 m). Se oni rigardus norden, estas videbla parto de Germanio.

Antaŭ kelkaj jaroj estas la pinto de monto Blatenský vrch ankoraŭ riĉe arbar-kovrita, sed bedaŭrinde la naturo de Ercmontaro ne estis tre sana (tiam) kaj ia arboj sur la pinto post la tempesto nin forlasis (tio okazis proksimume antaŭ 20 jaroj) dum la 80-aj jaroj de la 20-jarcento. Poste oni tuj plantis novajn arbetojn kaj anstataŭis iaman riĉan arbar-kovraĵon.

La flave signumita vojo al la pinto de monto Blatenský vrch estas t.n. "instrua vojo", kiu montras postrestaĵojn de iama minado de erco. Sub la pinto de monto Blatenský vrch estas trafalaĵoj - oni nomas ilin Lupaj Truoj.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.