Blatenský vrch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Blatensky vrch)
Jump to navigation Jump to search

La monto Blatenský vrch en Ĉeĥujo estas 1043 metrojn alta. Al ĝia pinto gvidas flava turisma vojo kaj ankaŭ la ruĝa vojo. Laŭ la flave signumita vojo oni povas atingi la pinton, kie staras belvedera turo. El la belvedera turo oni povas vidi orienten trans la monto Špičák ĉe Boží Dar (1115 m) monton Klínovec - la plej altan pinton de Ercmontaro (1244 m). Sude troviĝas monto Plešivec (1028 m). Se oni rigardus norden, estas videbla parto de Germanio.

Antaŭ kelkaj jaroj estas la pinto de monto Blatenský vrch ankoraŭ riĉe arbar-kovrita, sed bedaŭrinde la naturo de Ercmontaro ne estis tre sana (tiam) kaj ia arboj sur la pinto post la tempesto nin forlasis (tio okazis proksimume antaŭ 20 jaroj) dum la 80-aj jaroj de la 20-jarcento. Poste oni tuj plantis novajn arbetojn kaj anstataŭis iaman riĉan arbar-kovraĵon.

La flave signumita vojo al la pinto de monto Blatenský vrch estas t.n. "instrua vojo", kiu montras postrestaĵojn de iama minado de erco. Sub la pinto de monto Blatenský vrch estas trafalaĵoj - oni nomas ilin Lupaj Truoj.