Blatná
- Tiu ĉi artikolo temas pri urbo en Sudbohemia regiono. Pluaj signifoj estas indikitaj en paĝo Blatná (apartigilo).
Blatná | |||
germane Blatna | |||
urbo | |||
Sonorilturo – dominaĵo de la historia centro de urbo Blatná
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Blatná | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Sudbohemia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Strakonice | ||
Administra municipo | Blatná | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Blatna montetaro | ||
Memorindaĵo | Blatná kastelo | ||
Rivero | Lomnice | ||
Situo | Blatná | ||
- alteco | 440 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 25′ 30″ N 13° 52′ 54″ O / 49.42500 °N, 13.88167 °O (mapo) | ||
Areo | 43,6 km² (4 360 ha) | ||
Loĝantaro | 6 669 (2025) | ||
Denseco | 152,96 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1235 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 388 01 | ||
NUTS 3 | CZ031 | ||
NUTS 4 | CZ0316 | ||
NUTS 5 | CZ0316 550850 | ||
Katastraj teritorioj | 8 | ||
Partoj de urbo | 9 | ||
Bazaj setlejunuoj | 19 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.mesto-blatna.cz | |||
![]() |
Blatná estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas 95 km sude de Prago kaj 25 km norde de la distrikta urbo Strakonice. Vivas ĉi tie 6 669 loĝantoj (2025). Laŭ la urbo nomiĝas Blatna montetaro.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Sedlice, Záboří, Hajany, Kadov, Myštice, Tchořovice, Buzice, Chlum, Mačkov, Lažany, Bezdědovice, Lažánky, Doubravice, Uzeničky, Bělčice, Chobot, Uzenice, Škvořetice, Bratronice kaj Radomyšl.
Historio
[redakti | redakti fonton]La urbo estiĝis sur vojkruciĝo de vojoj inter Písek, Plzeň, Strakonice kaj Prago. La unua skribmencio pri Blatná devenas el la jaro 1235.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 4 924 |
1880 | 5 014 |
1890 | 4 891 |
1900 | 4 815 |
1910 | 4 839 |
1921 | 4 700 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 4 476 |
1950 | 4 355 |
1961 | 4 722 |
1970 | 5 265 |
1980 | 6 208 |
1991 | 6 944 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 6 644 |
2011 | 6 705 |
2014 | 6 724 |
2016 | 6 700 |
2017 | 6 648 |
2018 | 6 634 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 6 583 |
2020 | 6 573 |
2021 | 6 289 |
2022 | 6 371 |
2023 | 6 600 |
2024 | 6 666 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2025 | 6 669 |
Partoj de urbo
[redakti | redakti fonton]Urbo Blatná konsistas el naŭ partoj sur ok katastraj teritorioj.
- Blatenka (ankaŭ nomo de k. t.)
- Blatná (ankaŭ nomo de k. t.)
- Čekanice (ankaŭ nomo de k. t.)
- Drahenický Málkov (ankaŭ nomo de k. t.)
- Hněvkov (k. t. Hněvkov u Mačkova)
- Jindřichovice (k. t. Jindřichovice u Blatenky)
- Milčice (k. t. Milčice u Čekanic)
- Řečice (ĝi situas en k. t. Blatná)
- Skaličany (ankaŭ nomo de k. t.)
En la teritorio de Blatná kreas eksklavon municipo Mačkov.
Ekde la 1-a de januaro 1974 ĝis la 23-a de novembro 1990 apartenis al la urbo ankaŭ Bezdědovice, ekde la 1-a de aprilo 1976 ĝis la 23-a de novembro 1990 Mačkov kaj ekde la 1-a de januaro 1974 ĝis la 31-a de decembro 1992 ankaŭ Buzice, Dobšice, Paštiky kaj Václavov.
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]La ĉefa vidindaĵo estas publike alirebla renesanca akvokastelo Blatná (surfote) ĉirkaŭita de lageto kaj natura parko kun gregoj de damaoj. El inter bunte ekipitaj interieroj elstaras precipe: ĉasista salono, empira salono, laborĉambro de ĉeĥa sciencisto Jan Evangelista Purkyně, familia galerio kaj kolektoj el Etiopio.
- Preĝejo de Ĉielpreno de Virgulino Maria
- Kastelo Blatná
- Mariana kolono
- Vilao Fiala
- Naturmemorindaĵo Blatná
Partnerkomunumo
[redakti | redakti fonton]Partnerkomunumo de Blatná estas la komunumo Roggwil en Kantono Berno en Svislando.
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Kastelo Blatná
-
Sokol-domo
-
Vilao Fiala
-
Fervoja stacio
|