Blazero
Blazero estas vestoparto.
Plej ofte oni celas sporteman jakon el leĝera ŝtofo, kvankam la origina signifo estas (mararmeblua) jako kun oraj butonoj, inspirita je la 19-a jarcenta uniformojako de la Brita mararmeo (vidu bildon). La blazero plej ofte havas duoblan vicon da butonoj je la frontflanko, kvankam unuopa vico da butonoj nuntempe pli ofte uzatas.