Blazono de Ĉilio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de Ĉilio
Oficiala versio de la blazono de Ĉilio
Oficiala versio de la blazono de Ĉilio
Uzata ekde: la 24-an de junio 1834
vdr

La blazono de Ĉilio oficiale enkondukiĝis la 24-an de junio 1834.

Meze de la blazono situas blazonŝildo, kiu videbligas blankan kvinpintan stelon kaj la pliajn naciajn kolorojn bluo kaj ruĝo - la esencaj elementoj kiuj ankaŭ konsistigas la nacian flagon de Ĉilio. Sur ĝi fiksiĝis fasko da plumoj en la samaj tri naciaj koloroj., bluo, blanko kaj ruĝo. La ŝildon dekstre tenas anda cervo (latine nomata Hippocamelus) kaj maldestre tenas anda kondoro - ambaŭ havas kronon.

Ĉio staras sur orkolora plektita dekora fundo, sur kiu kuŝas blanka rubando kun la hispanlingva devizo de Ĉilio:

„Por la razón o la fuerza“
(per racio/konvinko aŭ per forto/perforto)

La blanka kaj iom grizeca (heraldike arĝentkolora) kvinpinta stelo ne nur simboligu la liberecon, sed ankaŭ la indianojn de Ĉilio, kiuj havis arĝentan stelon kiel rekonigan signon. La tri plumoj en la naciaj koloroj historie estis dekoraĵo por ĉapelo de la ŝtata prezidanto. La anda cervo estas la plej forta sovaĝa besto en la Andoj de Ĉilio. La kondoro konsideratas la reĝo el inter la andaj bestoj kaj estu simbolo de la libera vivo de la ĉilia loĝantaro.

La blazono de Ĉilio estis dezajnita en 1834 fare de Don Jose Ignacio laŭ modelo de la nacia flago.