Blazono de Bolivio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de Bolivio
Oficiala versio de la blazono de Bolivio
Oficiala versio de la blazono de Bolivio
Uzata ekde: 1963 (unua versio ekde 1888)
vdr

La blazono de Bolivio en sia nuna formo validas ekde la jaro 1963, sed principe sen grandaj ŝanĝoj fontas el la unua oficiala versio de 1888.

La centra blazonŝildo havas la formon de ovalo, en ĝi videblas la arĝentomonto de Potosí, malantaŭ kiu leviĝas la suno. Antaŭ la monto staras alpako, la nacia besto de Bolivio, fasko da tritiko kaj panarbo, kiuj reprezentas la nutrajn riĉaĵojn de la lando.

La ovalo estas ĉirkaŭita per blua kaj orkolora kadro. En la kadro supre estas menciata hispanlingve la landa nomo, Bolivia, dum la suba parto havas dek stelojn, el kiuj naŭ simboligas la nunajn naŭ departementojn de Bolivio kaj la deka (aldonita al la blazono nur en 1963) reprezentu la regionon Antofagasta, kiun en 1879 Bolivio perdis al Ĉilio.

Malantaŭ la ovalo videblas dekstre kaj maldekstre po tri flagoj de Bolivio, du kanonaj paftuboj, du paroj de muskedoj, batala hakilo kaj ruĝa friga ĉapo. La armiloj simboligu la pretecon defendi la landon, kaj la ĉapo reference al la jakobenoj de la franca revolucio de 1789 simboligu la respublikan, demokratian staton de Argentino daŭre libera de kolonia influo de la monarkia Hispanio.