Saltu al enhavo

Blazono de Brunejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de Brunejo
La blazono de Brunejo
La blazono de Brunejo
Uzata ekde:1932
v • d • r

La blazono aŭ laŭ iuj tradukantoj emblemo de Brunejo elstare kaj centre videblas en la flago de Brunejo. Ĝi estis adoptita en 1940. Ekzistas kvin ĉefaj komponaĵoj de la nacia emblemo: la flago, la reĝa ceremonia ombrelo, la flugiloj, la manoj, kaj la lunarko.

Sub la lunarko estas rubando; ambaŭ havas flavan surskribon en la araba lingvo:

  • En la lunarko, legeblas la ŝtata devizo de Brunejo: "Ĉiam en servo kun Dia gvido" (الدائمون المحسنون بالهدى).
  • Sur la rubando legeblas la ŝtata nomo بروني دارالسلام, laŭvorte "Brunejo, la loĝejo de Paco".