Blazono de Ebur-Bordo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de Ebur-Bordo
La blazono de Ebur-Bordo
La blazono de Ebur-Bordo
Lando:  Ebura Bordo
Uzata ekde: ekde 1964
vdr

La ŝtata blazono de Ebur-Bordo estas en uzo ekde 1964, post kiam la ŝtato Ebur-Bordo en 1960 ekestis post la epoko de franca koloniado kadre de Franca Okcidenta Afriko. En la fokuso de la blazonŝildo estas kapo de elefanto. La elefanto estas simbole grava al la nacio, ĉar ĝi estas la plej granda besto trovita en la Ebura Bordo same kiel la fonto de eburo por kiu la ŝtato estas nomita. La leviĝanta suno estas tradicia simbolo de nova komenco. Sub la elefanta kapo estas rubando enhavanta la nomon de la ŝtato en la franca lingvo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]