Blazono de Luiziano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de Luiziano

La Blazono de Luiziano, en angla oficiale Great Seal of the State of Louisiana, estis adoptita kiel oficiala ŝtata blazono de Luiziano, Usono, en 1902. La blazono konsistas el heraldikabildo nome "pia pelikano," reprezente stilizitan bildon de Bruna pelikano (nome Oficiala Ŝtata Birdo, sed fakte pli simila al Amerika blanka pelikano) reprezentante patran pelikanon vundante sian bruston por nutri sian idaron el sia propra sango. Tiu simbolo, emblema de la kristana karitato, troviĝas ankaŭ en la ŝtata flago de Luiziano. La Luiziana ŝtata moto "Union, justice, confidence" (unueco, justo, fido) ĉirkaŭas la birdojn en la ŝtata blazono. Ekstera plia ringo identigas ĝin kun la vortoj "State of Louisiana" (ŝtato de Luiziano).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]