Blazono de Montenegro
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Blazono de Montenegro | |
---|---|
![]() La ŝtata blazono
| |
Uzata ekde: | 1993 |
La ŝtata blazono de Montenegro jam en 1993 akceptiĝis fare de la nacia parlamento. La blazono ankaŭ estas parto de la flago de Montenegro.
Priskribo[redakti | redakti fonton]
La blazono bildigas la oran dukapan aglon kun ruĝa lango kaj ora krono de la montenegra nobela dinastio Petrović. En siaj ungoj la aglo havas la signojn de reĝeco: unuflanke oran sceptron kaj aliflanke bluan kaj ore dekoritan regnoglobon.
Anstataŭ la reĝaj inicialoj N.I. (laŭ la cirila alfabeto H.I.) de la reĝo Nikola la 1-a de Montenegro sur la blazonŝildo tamen bildiĝas ora paŝanta leono antaŭ blua fono kaj sur verda grundo.
Historiaj blazonoj[redakti | redakti fonton]
blazono de la Socialista Respubliko Montenegro kiel parto de Jugoslavio (1943–1992) blazono de la konfederacio Serbio kaj Montenegro (1992–2004)
|