Blazono de Portugalio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de Portugalio
La ŝtata blazono
La ŝtata blazono
Uzata ekde: la 17-a de junio 1944
vdr

La ŝtata blazono de Portugalio en variigita formo ankaŭ troveblas en la flago de Portugalio.

la nacia flago de Portugalio

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuopaj elementoj de la blazono fontas el la blazono de la unua portugalia reĝo Alfonso la 1-a, kies posteuloj aldonis pliajn elementojn kaj uzis diversajn variigojn. La reĝo Johano la 2-a en 1485 unuafoje uzis blazonon, kiu en formo kaj nombro de elementoj korespondas al la nuntempa blazonŝildo.

Simboleco de la koloroj[redakti | redakti fonton]

La blazono havas la sekvajn elementojn: la verda rubando simboligu la esperon, la ruĝa rubando la kuraĝon kaj la sangon de la batale mortintaj portugaloj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

  • En la heraldike arĝenta (fakte blanka) areo, ĉirkaŭata per ruĝa rubando kun sep heraldike oraj (fakte flavaj) kasteloj, videblas kvin bluaj ŝildoj (quinas), aranĝitaj en kruca formo (supre du, centre unu, sube du), kun sama nombro kaj pozicio de arĝentaj kugloj. La blazonŝildo ripozas sur sfera fundamento kaj ĉiuflanke ĉirkaŭiĝas per ora olivbranĉo, kies heraldike dekstra (de la vidanta vidpunkto maldekstra) branĉo dekoriĝas per verda kaj maldekstre per ruĝa rubando.
La ora plektita sfero en formo de stiligita terglobo, kiu bildigas navigilon tre gravan en la transmaraj ŝipaj ekspedicioj de portugalaj ŝipoj en la 15-a kaj 16-a jarcentoj, reprezentas kaj la mondopartojn, kiun la portugalaj maristoj tiam trovis, kaj la popolojn, kun kiuj ili interŝanĝis ideojn kaj varojn.
Sur la sfera globo ripozas la blazonŝildo:

La sep kasteloj sur la ruĝa rubando laŭ moderna interpreto reprezentas la sep batalojn, kiujn gajnis la armeo de la portugala reĝo Alfonso la 3-a en la lukto pri konkero de la regiono Algarvo kaj sekve pri la definitiva forpelo de maŭraj, do islamanaj armeoj el la nuntempa teritorio de Portugalio. La nombro de la kasteloj ĝis la jaro 1640 ne estis definitive fiksata je nombro sep kaj ekzemple la reĝo Alfonso la 3-a havis 16 kastelojn en sia blazono. Probable origine temis pri aludoj al la parencaj rilatoj de Alfonso al Kastilio.[1]

La blanka ŝildo simboligas la karapacon de la kavaliro Dom Afonso Henriques de Guimarães: laŭ legendo en la batalo de Ourique li vidis bildon de la krucumita Jesuo Kristo, kiu diris al li "per tiu-ĉi signo vi venkos".

Laŭ alia klarigo, kiam Afonso la 3-a iĝis reĝo, li devis meti turojn en sia blazono ĉar li ne esti ununaskita filo de sia patro, kaj heraldikaj leĝoj tiel devigis.

La kvin bluaj ŝildoj (quinas) (atentu ke en la maldekstre bildigata blazono de 1230 ili estis turnitaj al la mezo) reprezentas la kvin maŭrajn reĝojn, kies armeojn la soldataro de Dom Afonso Henriques neniige venkis en la batalo de Ourique kaj kies kvin reĝlandojn, nomataj tajfoj, sekve transprenis la portugaloj - En ĉiu "quina" videblas kvin arĝentaj moneroj. Antaŭ lia nombro en la historio de la blazono plurfoje ŝanĝiĝis. Laŭ kristana interpreto ili po blua ŝildo reprezentu la kvin stigmatojn de la krucumita Jesuo Kristo.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Komentoj en "La angulo de la blazonoj: Portugalio", en VENTO, 8a numero (aprilo 2021), pp. 30-32.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]