Blazono de Urugvajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de Urugvajo
Oficiala versio de la blazono de Urugvajo
Oficiala versio de la blazono de Urugvajo
Uzata ekde: la 19-an de marto 1829
vdr

La blazono de Urugvajo unue difiniĝis per ŝtata leĝo kaj en sia nuna formo oficialas ekde la jaro 1908. Ĝi fontas el historia blazono de la urbo Montevideo, kia ĝi validis en la 18-a jarcento.

La blazonŝildo havas la formon de ovalo, dividita en kvar samgrandaj partoj. La ovalo ĉirkaŭiĝas flanke per branĉoj de olivarbo kaj de laŭro, sube interligataj per blua rubandeto, kaj supre videblas suno kun vizaĝo kaj alterne rektaj kaj ondantaj radioj, kiu simboligu la prosperigon de Urugvajo. La suna simbolo, nomata "suno de majo" aŭ "inkaa suno", ekde aprilo 1813 ankaŭ aperis en la blazono de Argentino kaj same dekoras la flago de Argentino: Suna simbolo kun vizaĝo, ĉirkaŭita de radioj, en la inkaa mitologio reprezentis la dion Inti, filo de la ĉefdio Virakoĉa kiu kreis la mondon.

En la ovalo supre heraldike dekstre (laŭ vido maldekstre) videblas pesilo sur blua fono, simbolo de egaleco kaj justeco. Supre maldekstre (laŭ vido dekstre) videblas la monto Cerro de Montevideo kun sia montopinta fortikaĵo - ĝi reprezentu forton kaj defendemon. Sube dekstre videblas galopanta nigra ĉevalo, kiel simbolo de libereco, kaj en la suba maldestra parto videblas virbovo sur blua fono, kiu simboligu la riĉecon kaj abundon kreitan pro la bredado de bovoj.