Blazono de Zimbabvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de Zimbabvo
blazono de Zimbabvo
blazono de Zimbabvo
Lando:  Zimbabvo
Uzata ekde: 1981
vdr

La nuna ŝtata blazono de Zimbabvo estas en uzo ekde 1981, post kiam la ŝtato Zimbabvo ekestis en 1965.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La blazona ŝildo sur verda fono centre montras en heraldike arĝenta bildigo la ruinan urbon Granda Zimbabvo, super tio en ŝildokapo sep bluaj ondoj. Blazonaj subtenantoj estas du antilopoj de la genro granda kuduo rigardantaj rekte antaŭen sur komuna peco de Savano. Inter ili sur la savana tero videblas en la malsupra centro kotonplanto kun tufo de matura kotono kaj maizplanto kun spadikoj. Malantaŭ la ŝildo kruciĝis pioĉo kaj Kalaŝnikov-mitraleto, ĉiuj bildigitaj en naturaj koloroj. Anstataŭ blazona krono videblas tordita tuko en ora kaj verda koloroj, super ĝi ruĝa kvinpinta stelo, kaj antaŭ ĝi la antikva simbolo Zimbabva Birdo en ora koloro. Sub la ŝildo sur arĝenta rubando estas la nigra moto "Unueco, Libereco, Laboro".

Klarigoj[redakti | redakti fonton]

La ŝildokapo estas simbolo de la Viktoria Akvofalo, la ruino de Granda Zimbabvo simbolo de la antikva zimbabva megalita kulturo. La Zimbabva Birdo reiras al sapoŝtonaj skulptaĵoj sur piedestaloj trovita en la ruino de Granda Zimbabvo kaj estas la nacia emblemo de la respubliko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

la ruina urbo Granda Zimbabvo
vira antilopo de la genro granda kuduo