Blazono de la Britaj Virgulininsuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La blazono de la Britaj Virgulininsuloj.

La blazono de la Britaj Virgulininsuloj estis donita en la jaro 1960.

Ĝi konsistas el ŝildo kun virino kun blankaj vestaĵoj kaj ora olelampo, kun 12 ĉirkaŭaj olelampoj, sur verda fono. La latinlingva diraĵo Vigilate (kontrolu) kongruas kun la olelampoj kiuj utilas por tio.