Blecua y Torres

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blecua y Torres
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 22133
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 186  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 4′ N, 0° 12′ U (mapo)42.0686046-0.198795098452Koordinatoj: 42° 4′ N, 0° 12′ U (mapo) [+]
Alto 465 m [+]
Areo 36,204192 km² ( 362 0.4 192 ha) [+]
Blecua y Torres (Provinco Ŭesko)
Blecua y Torres (Provinco Ŭesko)
DEC
Blecua y Torres
Blecua y Torres
Situo de Blecua y Torres
Blecua y Torres (Hispanio)
Blecua y Torres (Hispanio)
DEC
Blecua y Torres
Blecua y Torres
Situo de Blecua y Torres

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Blecua y Torres [+]
vdr

Blecua y Torres [BLEkŭa iTOres] estas loĝlokoj kaj municipo de Hispanio, en la sudoriento de la komarko Hoya de Huesca (kies ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem nome Ŭesko) apartenanta al la okcidenta parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono). Ĝi estis formita per la kunigo de la ĝistiamaj municipoj Blecua kaj Torres de Montes en 1969.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la sudoriento de la komarko Hoya de Huesca. Ĝi estas sudoriente de la provinca kaj komarka ĉefurbo. La municipa teritorio limas kun tiuj de Angüés, Antillón kaj Pueyo de Fañanás.

La loĝloko Blecua mem (467 msm) estas je 23 km sudoriente de Huesca inter Antillón kaj Pueyo de Fañanás laŭ la ŝoseo A-1217, kaj sude de Torres de Montes laŭ la ŝoseo A-1222. Torres de Montes mem (470 m) estas je 22 km sudoriente de Huesca iom sude de la aŭtoŝseo A-22 el Monzonoal Ŭesko.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo estis loĝata de islamanoj, poste moriskoj.

La Enlanda Milito estis sangelverŝa en la areo pro la atakoj de la respublikaj fortoj kontraŭ la provinca ĉefurbo Huesca, kiu estis kontrolita de la insurekciuloj ekde la komenco de la milito.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Blecua y Torres akrigita pro la detruo de la milito: oni malaltiĝis ĝis nunaj 188 loĝantoj (2022).

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (vitejoj, olivarboj kaj fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj) al irigaciaj kultivoj, plus natura, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas du preĝejoj, du ermitejoj, tipa loĝloko, kaj ekstere naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]