Blesa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blesa
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44790
Demografio
Loĝantaro 78  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 3′ N, 0° 53′ U (mapo)41.0511441-0.88617009999999Koordinatoj: 41° 3′ N, 0° 53′ U (mapo) [+]
Alto 711 m [+]
Areo 80,394049 km² ( 803 9.4 049 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Blesa (Provinco Teruelo)
Blesa (Provinco Teruelo)
DEC
Blesa
Blesa
Situo de Blesa
Blesa (Hispanio)
Blesa (Hispanio)
DEC
Blesa
Blesa
Situo de Blesa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Blesa [+]
vdr

Blesa [BLEsa] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la nordo de la norda komarko Minbasenoj, kies komarka ĉefurbo estas Utrillas.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 107 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, inter Moyuela (norde) kaj Muniesa (oriente). Ĝi estas en la nordo de la Iberia Sistemo. La loĝloko estas je 771 msm.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis konkerita el islamanoj en 1137 (aŭ 1143). Plej frua dokumenta mencio estas de 1198 kiel loko de senjoro Miguel Luesia. Certe la zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema. En 1328, Alfonso la 4-a vendis Huesa kaj ĝiajn domarojn, inter kiuj Blesa, al Pedro de Luna, farante parton de la komunumaro Sesma de la Honor de Huesa ene de la komunumaro Domaroj de Daroca, kiu pluis ĝis 1838.

La 1an de Februaro 1430, la reĝo Alfonso la 5-a de Aragono ordonis okupadon de la kastelo (eble nur simpla tureto) de Blesa kaj oni aligu ĝin al la Krono.

En 1916 finiĝis la konstruado de la turo de la preĝejo de Sankta Kruco, tre malfrua ol la propra preĝejo.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Blesa kie oni malaltiĝis el 1 325 loĝantoj en 1900 ĝis nunaj 85 loĝantoj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio estas agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj, olivarboj), forstado kaj brutobredado (ŝafoj kaj porkoj). Nune rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo kun baroka turo de la 18-a jarcento, krucmonumentoj, trinkujoj, domegoj, muelejoj, muzeo pri ĉarpentado kaj forĝejo kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]