Blind Faith

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Blind Faith
Persona informo
TTT
Retejo http://www.angelfire.com/wi/blindfaith/
vdr

Blind Faith (Blinda fido) estis angla superbando komponita de Steve Winwood, Eric Clapton, Ginger Baker, kaj Ric Grech. Ili estis frue heraldita de la muzika gazetaro sekvanta la sukceson de ĉiuj el la iamaj bandoj de la membroj, kiel la iama grupo de Clapton kaj Baker nome Cream kaj la iama grupo de Winwood nome Traffic, sed ili disiĝis post kelkaj monatoj, kaj produktis nur unu albumon kaj trimonate longan somerturneon.

La grupo originiĝis per neformala improvizado fare de Clapton kaj Winwood komence de 1969 post la disiĝo de Cream kaj Traffic. Baker aliĝis al ili en provludoj kaj ili decidis formi grupon. Grech aliĝis kiel la kvara membro el la bando Family en Majo, kaj ili ekregistris samnoman debutalbumon Blind Faith. Ĝi estigis polemikon en kelkaj sektoroj ĉar montris foton de mammontranta 11-jaraĝa knabino sur la kovrilo, kaj ĝi estis publikigita kun diferenca kovrilo en Usono.

La unua koncerto de Blind Faith okazis la 7an de Junio antaŭ ĉirkaŭkalkulitaj 100 000 sekvantoj en Hyde Park, Londono, sed ili sentis, ke ili ne sufiĉe estis provludintaj kaj estis nepreparitaj. Sekve ili ludis koncertojn en Skandinavio kaj Usono, sed la manko de materialo por la koncertoj kondukis ilin ludi malnovajn kantojn de Cream kaj Traffic kiuj plaĉis al la publiko sed seniluziigis la bandon. Clapton iĝis pli kaj pli izolata dum la turneo, preferante pasigi la tempon kun apogo de Delaney & Bonnie, kaj Blind Faith tuj disbandiĝis post ilia lasta koncerto. Kaj Clapton kaj Winwood ĝuis la muzikon, kiuj ili ludis kune en la limigita tempo de la grupo, kaj ekde tiam ili kunlaboris en kelkaj turneoj ludante materialon de Blind Faith.

Membroj[redakti | redakti fonton]

Disko[redakti | redakti fonton]

  • Blind Faith (1969)[1]

Unuopaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • "Well All Right" / "Can't Find My Way Home" (1969) No. 20 NLD[2]
  • "Change of Address" / "Sales Office" (promotional single) (1969)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Blind Faith – Blind Faith. AllMusic. Alirita 25a de Septembro 2019.
  2. Blind Faith – Well All Right.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Van der Kiste, John. (2018) While You See a Chance: The Steve Winwood Story. Fonthill. ISBN 978-1-781-55673-3.
  • Welch, Chris. (2016) Clapton - Updated Edition: The Ultimate Illustrated History. Voyageur Press. ISBN 978-0-760-35019-5.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Blind Faith en la angla Vikipedio.