Blind Lemon Jefferson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blind Lemon Jefferson
Persona informo
Naskonomo Lemon Henry Jefferson
Aliaj nomoj Blind Lemon Jefferson
Naskiĝo 24-an de septembro 1893 (1893-09-24)
en Coutchman
Morto 19-an de decembro 1929 (1929-12-19) (36-jaraĝa)
en Ĉikago
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo gitaristokantaŭtoro • surstrata artisto • kantisto • diskografa artisto
vdr

Lemon Henry "Blind Lemon" Jefferson (24a de Septembro, 1893 – 19a de Decembro, 1929)[1] estis usona kantisto, kantoverkisto kaj muzikisto de bluso kaj gospelo. Li estis unu el la plej popularaj blus-kantistoj de la 1920-aj jaroj kaj estis nomitaj "Father of the Texas Blues" (la patro de la Teksasa bluso).[2]

La ludadoj de Jefferson distingiĝis pro sia alta-tona voĉo kaj la originaleco de sia gitarludado.[2] Liaj registraĵoj bone vendiĝis, sed li ne estis forta influo super pli junaj blus-kantistoj de sia generacio, kiuj ne povis imiti lin tiom facile kiom ili povis imiti aliajn komerce sukcesajn artistojn.[3] Tamen postaj muzikistoj de bluso kaj rokenrolo klopodis imiti kaj liajn kantojn kaj lian muzikan stilon.[2] Tiele faris versiojn de liaj kantoj ekzemple Bob Dylan, B.B. King, Peter, Paul and Mary, Laibach, Diamanda Galás kaj aliaj. Li estis la aŭtoro de multaj kantoj kovritaj de postaj muzikistoj, kiel la klasika "See That My Grave Is Kept Clean". Alia el liaj kantoj, "Matchbox Blues", estis registrita pli ol 30 jarojn poste fare de Beatles, en rokabila atribuita al Carl Perkins, kiu ne aludis Jefferson en sia registraĵo de 1955.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kelkaj fontoj indikas ke Jefferson naskiĝis la 26an de Oktobro, 1894.
  2. 2,0 2,1 2,2 Dicaire, David (1999). Blues Singers: Biographies of 50 Legendary Artists of the Early 20th Century. Jefferson, North Carolina: McFarland and Company. pp. 140–144. (ISBN 0-7864-0606-2).
  3. Charters, Samuel (1977). The Blues Makers. New York: Da Capo Press. (ISBN 0-306-80438-7).