Menznau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Blochwil)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Menznau (stacidomo).
Menznau
Blazono de Menznau
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Willisau
Koordinatoj  47° 4′ 59″ N 8° 2′ 21″ O / 47.08306 °N, 8.03917 °O / 47.08306; 8.03917 (mapo)Koordinatoj: 47° 4′ 59″ N 8° 2′ 21″ O / 47.08306 °N, 8.03917 °O / 47.08306; 8.03917 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2771
Areo 30,42 km²
Alteco 600 m super marnivelo
Poŝtkodo 6122-6125
Komunumkodo 1136
Mapo de Menznau
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Menznau estas komunumo en la distrikto Willisau en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 2771 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Menznau situas en sudokcidento de la distrikto Willisau. Dum en ĝia sudokcidenta flanko la komunuma teritorio estas monteta kaj arbara, ĝia nordoriento situas sur senarbarigita altebenaĵo. En oriento de la komunumo troviĝas la lageto Soppensee. La komunumo konsistas krom el la ĉefvilaĝo Menznau mem el la vilaĝoj Menzberg kaj Geiss, krome al la komunumo apartenas tuta serio da setlejoj, nome Blochwil, Elsnau, Elswil, Rengg, Rötelberg, Seehof, Tutensee kaj Twerenegg.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 30,42 km², de kiuj 34,7% estas kovritaj de arbaro, 59,2% servas por agrikulturo kaj 5,4% por setlado.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Menznau limas en nordo al Grosswangen, en nordoriento al Buttisholz, en oriento al Ruswil, en sudoriento al Wolhusen, en sudo al Romoos, en sudokcidento al Hergiswil ĉe Willisau, kaj en okcidento al Willisau.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Menznau situas ĉe la fervojlinio de Wohlhusen al Langenthal. La vilaĝo Menzberg atingeblas per poŝtaŭto, dum la vilaĝo Geiss estas sen propra konekto al la publika transportreto.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Wolhusen al Willisau. La plej proksimaj alveturejoj al la svisa aŭtovojo A2 situas en distanco de 15 kilometroj nordoriente en Sursee kaj de 17 kilometroj norde en Dagmersellen.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Menznau datiĝas el la jaro 1185 kiel Menzenowa. La unua skriba mencio de Geiss okazis la postan jarcenton en la jaro 1264 kiel Geis.

Dum mezepoko en Menznau regis la Habsburgoj. Dum la tiel nomita Gugla Milito la vilaĝo estis rabbruligita de la soldistoj de la duko Enguerrand la 4-a de Coucy en la jaro 1375. Kiel parto de la Grafejo Willisau ĝi estis vendita en la jaro 1407 de la Habsburgoj al la urbo Lucerno, kiu atribuis ĝi tiam al la lucerna voktejo Ruswil. Dum la tempo de la Helveta Respubliko, la komunumo apartenis al la helveta distrikto Ruswil. Per la mediacia akto de 1803 ĝi estis atribuita al la distrikto Entlebuch de Kantono Lucerno, kaj poste ek de 1814 al la distrikto Sursee. Ek de 1831 la komunumo apartenas al la distrikto Willisau.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]