Blogo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Blogo (ankaŭ nomata reta taglibro) estas reta raporto fare de persono. Blogoj estas lokitaj en la Interreton kaj preskaŭ ĉiam en la TTT. Blogoj enhavas liston de eroj (blogaĵoj aŭ blogeroj), kiuj ordinare estas ordigitaj de plej nova ĝis plej malnova kaj temas pri la ŝatokupoj, religio, politikaj, kredoj, okupo, k.t.p. de la bloganto. Blogoj kutime, sed ne ĉiam, permesas por legantoj komenti pri la eroj.

Blogo ordinare estas havebla en TTT-paĝo kaj RSS-a kanalo, tamen ne ĉiuj RSS-aj kanaloj estas blogoj.

Ekzistas multaj programoj por krei blogojn per PHPPerl kune kun SQL. Se oni ne havas konekton al TTT-ejo, kiu havas tiujn, ankaŭ ekzistas gastigaj servoj kiel LiveJournalĜangalo.com.

Termino

La vorto “blogo” devenas de la samsignifa angla vorto “blog”, kiu estiĝis el mallongigo de la vorto “weblog” (TTT-protokolo). Kelkaj esperantistoj preferas la ne-neologismajn esprimojn “reta taglibro” aŭ “TTT-protokolo”. Malofte aperas la formo “trototolo”, kiu estas ia sintezo de “TTT” kaj “protokolo”. La enkonduko de la neologismo “blogo” en Esperanton estis pravigita en artikolo en Ĝangalo per la argumento ke tio plifaciligas la uzon de derivaĵoj kiel “blogi”, “blogaĵo” kaj “bloganto”, kiuj estas malfacile esprimeblaj surbaze de la peza esprimo “virtuala taglibro”.[1]

Blogaj programaroj

Fontoj

  1. http://gxangalo.com/modules/news/article.php?storyid=1254

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj