Bloko (programlingva)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En programlingvoj, bloko estas malsimpla ordono, kiu konsistas el vico da deklaroj kaj ordonoj.

Samkiel parenteza ordono, bloko ebligas trakti vicon da ordonoj kiel unu ordonon. Por fari tion oni same pakas la komponantojn en la ordonajn «krampojn» starto ...fino (en la Paskala pseŭdokodo), aŭ begin ...end (en Algolo, en Pascal), aŭ { ...} (C).

La ĉefa diferenco inter bloko kaj parenteza ordono konsistas en tio, ke bloko estas la regiono por ĉiuj siaj deklaroj, t.e. por ĉiuj nomoj en ĝi deklaritaj. Tial en Algolo-60 marko markanta ordonon ene de parenteza ordono estas videbla el la ekstero en la bloko entenanta ĉi tiun parentezan ordonon, kaj eblas salti en la parentezan ordonon el ekstere. Tio maleblas por bloko.

Ekzemplo en C[redakti | redakti fonton]

{                      // la malferma krampo de bloko
  int i; float y;      // deklaroj de la lokaj variabloj
  scanf("%d %f",i,y);  // komponanta ordono
  z = f(++x, y);       // komponanta ordono (z estas neloka)
}                      // la ferma krampo de bloko