Bloudan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bloudan
urbeto • Sommerfrische • populated place in Syria
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 33° 44′ N, 36° 8′ O (mapo)33.73333333333336.133333333333Koordinatoj: 33° 44′ N, 36° 8′ O (mapo) [+]
Alto 1 500 m [+]
Bloudan (Sirio)
Bloudan (Sirio)
DEC
Bloudan
Bloudan
Situo de Bloudan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bloudan [+]
vdr

Bloudan (arabe: بلودان) estas siria urbo situanta 51 kilometrojn nordokcidente de la Damaska Gubernio, en la Gubernio Rif Dimaŝk kaj en surpemara alto de proksimume 1500 metroj. Laŭ la censo de la Centra Agentejo de Statistiko (2004) ĝi havis populacion de 3101.

Ĝenerala priskribo[redakti | redakti fonton]

Bloudan situas sur montopinto, kiu rigardas al ebenaĵo de Zabadani kaj estas ĉirkaŭita per montaj arbaroj. Ĝia modera temperaturo kaj malalta humideco en somero altiras multajn vizitantojn de Damasko kaj ĝenerale en Sirio. Ĝi ankaŭ estas grava tourisma celloko, ĝi estas vizitita fare de miloj ĉiun jaron, plejparte araboj de Libano kaj la Arabo Golfo. En vintro, Bloudan estas kutime neĝa, kaj tiel alvenas multajn skiantoj. Bloudan havas multajn restoraciojn kaj hotelojn, plej famaj estas la Great Bloudan Hotel, kiu aranĝis la unuan araban konferencon por unuafoje pridiskuti la palestinan temon en 1937. Bloudan ankaŭ estas fama por ĝiaj multaj parkoj kaj fontoj, kiel ekzemple la Abuzad-, Qas'a-, kaj Hazir-fontoj.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nuna nomo, Bloudan, estas derivita de la aramea nomo Bil-dan, kio signifas la lokon de la dio Bil aŭ Ba'l. Bloudan ankaŭ estas nomita la tero de migdalo, ĉar ĝiaj arbaroj estas dominataj per migdalarboj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Bloudan estas tre malnova urbo, kies historio reiras al la romia epoko, kiel estas evidenta el la pentraĵoj kaj ĉizadoj trovitaj en suda Bloudan. Restaĵoj de malnova grekkatolika monaĥejo kaj la eklezio Sankta Georgo ankaŭ estas trovitaj en la montoj de orienta Bloudan. La historia valo Sankta Elias estas antikva parto de la urbo, kun konstruaĵoj kiuj aĝas plurajn jarcentojn.

Moderna Bloudan estis konstruita en la 18-a jarcento kaj daŭre evoluas eĉ hodiaŭ.