Bluŝtrumpeto (ĵurnalo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La unua eldonaĵo de Seitō en Septembro de 1911.[1]

Bluŝtrumpeto (Seitō; 青鞜) estis japana inismana ĵurnalo fondita en 1911 de Raiĉo Hiracuka kaj produktita de ŝi kaj aliaj anoj de la Bluŝtrump-Societo (Seitō-sha; 青鞜社).[2][3][4][5] Kiam Hiracuka laciĝis, ŝi transdonis la produktadon al Noe Itō en 1915. Itō produktis la ĵurnalon per malgranda helpo de aliaj dum preskaŭ unu jaro plu. Ĝia lasta eldonaĵo estis eldonita en februaro de 1916. Multaj anoj estis nomitaj Novaj Virinoj. Origine, ĝi estis enfokusita al ina literaturo, sed baldaŭ ŝanĝis fokuson al ina liberado. Hiracuka malfermis la unuan eldonaĵon per la vortoj, „Eke, la virino estis la suno.“ (「原始、女性は太陽であった」) – reference al la ŝintoa mito pri kreado. Inter la kontribuantoj estis konataj poeto kaj virinrajt-protektanto, Josano Akiko kaj verkisto Joŝija Nobuko inter aliaj.[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. S.L.Sievers, "The Bluestockings", Meiji Japan, https://books.google.com/books?id=nGSQjPqD-X4C&pg=PA276 
  2. Lévy Christine (ed) (2012): Naissance d'une revue féministe au Japon : Seitô (1911-1916), Ebisu, études Japonaises n°48.
  3. Jan Bardsley. (2007) The Bluestockings of Japan: New Woman Essays and Fiction from Seitô, 1911–16. University of Michigan Press. ISBN 978-1-929280-45-2.
  4. Dina Lowy. (2007) The Japanese "New Woman": Images of Gender and Modernity. New Brunswick, N.J.: Rutgers University Press. ISBN 0-8135-4046-1.
  5. Suzuki, Michiko. (2009) Becoming Modern Women: Love and Female Identity in Prewar Japanese Literature and Culture. Stanford University Press. ISBN 978-0-8047-6198-7.
  6. Fukuda, Atsuko "Japan's Literary Feminists: The "Seito" Group" pages 280-292 from Signs Volume 2, No. 1, Autumn 1976 page 284.