Blua

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Koloroj > Bluo


#0000FF
kolorcirklo
kolorcirklo

Bluo estas komplementa koloro de oranĝo. La ondolongo de la blua lumo estas inter 450 kaj 495 nm.

En diversaj kolormodeloj oni reprezentas la bluan koloron jene:
- RVB: R = 0,0; V = 0,0; B = 1,0 ;
- CMFN: C = 1,0; M = 1,0; F = 0,0; N = 0,0.

  • En politiko, ĝi simbolas konservemon, dekstremon, kiel malo de socialisma ruĝo.
  • En kelkaj kulturoj bluo tradicie estis "nobla" koloro; en multaj landoj oni diras ke nobeloj havas "bluan sangon", en Skandinavio oni diradas tion nur pri reĝ-familianoj.
  • Bluo estas la koloro de la Ido-movado.
  • Bluo estas la nomo de disko far La Mevo.

Bluo malofte uziĝis en antaŭmodernaj tempoj, pro malfacilo akiri bluan farbon. Estante la taga koloro de la ĉielvolbo, bluo en multaj kulturoj akiris religiajn aŭ spiritecajn signifojn. En antikva Egiptio ĝi estis la koloro de Amon-Reo. Komparu ankaŭ la Esperantan lazuron kiel sinonimon de ĉielo.

En rakontoj kaj belarto, bluo estas la koloro de la manteloj de Óðinn, de Maria kaj de la vestoj de duminstrua Jesuo.
Laŭ hindua mitaro Viŝnu renaskita Kriŝna estas blua.
Ĉe la antikvaj ĉinoj bluo reprezentis orienton.

#0000FF

En la Angla lingvo blue "blua" povas ankaŭ signifi "tristan", kaj de tiu venas nia vorto bluso. Male, en portugala lingvo, "bluo" estas simbolo de trankvileco, ĝojeco: "ĉiu blua" estas "ĉiu bone".


En la Skandinavaj lingvoj la vorto por "blua" povas signifi necerton, malfermitecon, kiel blua ĉielo antaŭ oni sur vojo: iri "en la bluon" do estas iri ien, sen fiksitaj planoj. Tiun uzon Persone de Svedio eble enkondukis en Esperanton:

"...se mi nenion sentus
Mi malaperus en la blu'"

("Sola en vaku'" de la albumo Sen (2002))


Pluraj lingvoj ne distingas inter "bluo" kaj "verdo" aŭ "bluo" kaj "grizo". En la Norena lingvo oni uzis la vorton blár por tuta spektro da koloroj inter (hel)blua kaj (blu)nigra, kial la vorto blámenn "bluuloj" fakte signifas "nigrahaŭtulojn, afrikanojn". Alia kaŭzantaĵo de tiu lasta signifo, povas esti la bluvestemo de diversaj berberaj popoloj de Nordafriko.

Bluo apartenas al la Tutslavaj koloroj.

Nuancoj de bluo

Blua farbo kun ... fariĝas ...

Vidu ankaŭ