Saltu al enhavo

Blua ŝterno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blua ŝterno

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Laredoj Laridae
Subfamilio: Ŝternenoj Sterninae
Genro: Procelsterna Procelsterna
Specio: Blua ŝterno Anous cerulea
Frederick Debell Bennett, 1840
Anous cerulea
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blua ŝternoBlugriza ŝterno (Anous cerulea, iam Procelsterna cerulea) estas marbirdo de la familio de Laredoj kaj subfamilio de Ŝternenoj.

Temas pri eta ŝterno, 25–30 cm longa kun enverguro de 46–61 cm kaj pezo de 170-285 g. Ambaŭ seksoj estas similaj kaj ne estas plumarŝanĝo laŭ la sezono. Ĝi estas blugriza supre kun tre helgrizaj kapo kaj subaj partoj kaj subflugiloj; la vosto estas mallonga, griza kaj forkoforma. Pli eta ol la Blankofrunta ŝterno, sed kun beko (tre akrapinta), okulo kaj kruroj nigraj kaj la piedoj havas pli helajn retojn (flavecajn). La okuloj estas grandaj kaj aspektas pli grandaj pro la ankaŭ nigraj okulringoj. Junuloj estas similaj sed iom brunaj supre.

Disvastiĝo

[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝas en Samoo, la insularo Kuk, Fiĝio, Franca Polinezio, Kiribato, insularo Marŝaloj, Nov-Kaledonio, Tongo, Tuvalo kaj Havajo kun amerika plilongigo de la teritorio ĉe Paskinsulo kaj aliaj insuloj de Ĉilio. Ĝi iam estis kiel vaganto en Aŭstralio kaj Japanio. Ties natura medio estas malfermaj, neprofundaj maroj en tropikaj kaj subtropikaj regionoj de suda Pacifiko, plej ofte ĉe insuloj.

Ili manĝas ĉe klifoj aŭ marbordoj, plukas ekde la nestejoj aŭ plonĝas surfacen por kapti fiŝojn, krustulojn kaj kalamarojn.

La Blua ŝterno konstruas neston el algoj surgrunde inter rokoj kaj plantoj, kie la ino demetas nur unu brunflavan makulecan ovon. Ambaŭ gepatroj kovas dum pli ol unu monato. Reproduktado komencas aŭguste kaj finas decembre antaŭ la komenco de la fino de la sudhemisfera somero.

La Griza ŝterno (Anous albivitta) anstataŭas la specion de la Blua ŝterno sude de la teritorio; ambaŭ estis antaŭe konsideritaj kiel ununura specio, sed lastatempe oni konsideras ilin kiel disigitaj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. BirdLife International (2018). “Anous ceruleus”, IUCN Red List of Threatened Species 2018, p. e.T22727746A133493654. Alirita 11a de Decembro 2023.. 

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]